Vizitu Forumon

Ĉokolado en belga pavilono

(GMT+08:00) 2010-08-19 15:28:15

(ĉokolada fabriko en Belga Pavilono)

Preskaŭ antaŭ 3 mil jaroj en tropika arbaro, suda Veracruz en la hodiaŭa meksikia golfo Campeche, ekzistis unu el la plej antikvaj mezamerikaj civilizacioj "Olmec". En la lingvo de "Olmec", ĝuste ekzistas la vorto "kokao". Preskaŭ en la 4-a jarcento, post perdiĝo de la civlizacio "Olmec", homoj de Maya komencis planti arbon de kokao. Ili konvinkiĝis, ke kokao kapablas malkaŝi sekreton de sorto. Laŭ Maya, arbo de kokao apartenas al dio. Tial, kokao estas "manĝaĵo" por dio, ankaŭ donaco el dio. Ili uzis kokaofabojn fari maldolĉan trinkaĵon kaj trinki ĝin en religia ceremonio, kaj ĉiutage nur nobeloj rajtis trinki ĝin.

Post perdiĝo de la civilizacio Maya, toltec-anoj kaj aztec-anoj sinsekve venis. Ĝis nun ankoraŭ popularis ĉi tia legendo: reĝo de toltec-anoj alportis semon de kokao el dio al la homaro kaj instruis al homoj planti diversajn agrikulturajn plantojn. Kaj antikvaj aztec-anoj plivastigis plantadon de kokao, ankaŭ altigis teknologion pri produkto de kokaa trinkaĵo. Tiam kokao ankaŭ estis mono. 4 kokaofaboj valoras 1 kuniklon kaj 100 kokaofaboj valoras 1 sklavon.

En 1527, hispana ekspediciisto Hernan Cortes alportis kokaofabojn al Hispanio. Rapide ĉokolado plivastiĝis tra Eŭropo.

De la naskiĝo, ĉokolado posedas misteron. Poste ĉokolado estis enkondukita en Eŭropon, nun kelkaj jarcentoj pasis, sed ŝato al ĉokolado neniam malpliiĝas, multe da homoj dumvive sin dediĉas al farado de ĉokolado. Asistanto de direktoro de la programo "ĉokolada fabriko" en la belga pavilono sinjorino Tian Yan sciigis al raportistino, ke en Belgio ĝuste troviĝas ĉi tiaj kuiristoj, kiuj dumvive donas amon al ĉokolado. Ŝi diris:

"Belgoj estas absorbitaj en la afero de ĉokolado. Sur ĉi tiu kampo, ekzistas 350 majstroj pri ĉokolado, ili esploras kaj faras ĉokaladon. En nia fabriko, 10 majstroj laboras pri la afero jam pli ol 40 jarojn, inkluzive de respondeculo de la programo sinjoro Kris Dooms."

Tian Yan diris, ke Kris Dooms venas el familio pri produktado de ĉokolado, lia avo sin dediĉis al la afero pli ol 50 jarojn, nun li jam laboras pli ol 20 jarojn. Por la kuiristoj, ĉokolado tenas ilian sonĝon kaj amon.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto