|
|
||
"En Singapuro, preskaŭ ĉiuj homoj scias Yanjiang Restoracion. Mi ĉiam gvidas miajn amikojn manĝi kokaĵan rizon tie kaj ili tute estas kontentaj al la gusto."
Wenchang Kokaĵa Rizo originis en la urbo Wenchang de la province Hainan, ĝi enhavas kokaĵon kaj rizon. Sinjoro Fu Guoxin estas fondinto de Yanjiang Restoracio, laŭ lia konigo, en historiaj notoj de Qing Dinastio, jam aperis la registro de Wenchang Kokaĵo.
Kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordomalfermo, sinjoro Fu Guoxin forlasis gvidantan postenon kaj komencis la starigon de Yanjiang Restoracio. Ĉar li ne nur ŝatis la guston de Wenchang Kokaĵa Rizo sed ankaŭ volis konigi la bongustaĵon al pli multaj homoj. En la jaro 1982, sinjoro Fu sukcese malfermis sian unuan restoracion en Wenchang.
En la farado de la plado estas multe da arto, ekzemple la koko, devas esti 180-taga Wenchang koko. La ĉefadministristo de Yanjiang Restoracio en Haikou kaj filo de sinjoro Fu Guoxin, diris,
"Ĝenerale, la breda periodo de Wenchang koko estas 180 tagoj. En la komencaj 120 tagoj, ni bredas koketojn sur la vilaĝa montodeklivo, ili manĝas insektojn, arbsemojn kaj kokosan pulpon. En la venontaj 60 tagoj, ni bredas ilin en kaĝo kun speciala manĝajo. Ni faras la specialan manĝaĵon kun grajnoŝelo, rizo, arakida rekremento kaj batato. Nur tiele, la Wenchang koko povas esti grasa sed ne oleoriĉa."
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |