Vizitu Forumon

Deveno de Huangshan-monto

(GMT+08:00) 2012-04-13 20:38:33

La monto Huangshan situanta en la provinco Anhui de la suda landparto de Ĉinio estas titolita "la plej mirinda monto sur la tero". Ĝiaj kuriozaj pinoj, groteskaj rokoj, nuba maro kaj termofontoj estas vaste konataj. En la antikveco, la monto Huangshan estis rigardata kiel "metropolo de la ĉiela filo" kaj la loĝejo de dioj kaj feoj. En la dinastio Qin ( 221 a.Kristo – 206 a.Kristo ) ĝi nomiĝis Yishan. Tamen poste ĝia nomo ŝanĝiĝis al Huangshan. Kial? Laŭ legendo, la prapatro de la ĉina nacio Huang-di ( alinome: Xuanyuan ) siatempe faris la alkemian agadon en la monto.

Laŭdire, antaŭ miloj da jaroj, la ĉina farmakologo Fuqiu Gong sin okupis je la preparado de piloloj de senmorteco, kolektante drogherbojn ĉe la piedo de la monto Yishan. La prapatro Huang-di, amiko de Fuqiu Gong, helpis lin en tiu kariero. Pro tio, la monto ekhavis la nomon Huang. En la ĉina lingvo, la ideogramo "Shan" signifas monton. Rompaĵojn de pistujoj por preparado de alkemiaĵoj oni ankoraŭ povas retrovi el la Cinabra Rivereto tie fluanta.

Huang-di siatempe estis la ĉefo de la triba unio. Li gvidis niajn praulojn bredi silkraŭpojn kaj fabriki ŝipojn kaj ĉarojn. Kiam Huang-di maljuniĝis, lin atendis ankoraŭ multaj aferoj plenumindaj: riveroj devas esti jungitaj, virga tero esti ekspluatata, sovaĝaj animaloj esti dresataj ktp. Li bezonis vivi ĝis ĉio finplenumiĝos, tial li devis ne morti por fari pli multajn bonajn aferojn por la popolamasoj. Do Huang-di ekspedis Fuqiu Gong serĉi la lokon, kie li povos fari la alkemian agadon por prepari pilolojn de senmorteco. Tri jarojn poste, Fuqiu Gong revenis kaj diris al Huang-di: "Sude de Yangzi-rivero estas la alta monto nomata Yishan, kiu taŭgas por fari pilolojn de senmorteco."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto