Vizitu Forumon

Deveno de Huangshan-monto

(GMT+08:00) 2012-04-13 20:38:33

Huang-di kune kun Fuqiu Gong, Rongcheng Zi kaj aliaj sekvantoj venis al la monto Yishan, kie ili konstruis kabanojn kaj fornojn, kaj ekkolektis drogherbojn por fari pilolojn de senmorteco. En la monto Yishan ekzistis 72 krutaj pintoj, kaj estis malfacile surgrimpi ilin eĉ por simioj, tamen Huang-di atingis ĉien, spite diversajn malfacilojn. Poste elĉerpiĝis la stoko de manĝaĵoj, kaj ili povis sin nutri nur per sovaĝaj fruktoj. Multaj homoj, nepovante elteni la mizeran vivon, forfuĝis senbrue, fine restis nur Huang-di kaj liaj du fidelaj sekvantoj Fuqiu Gong kaj Rongcheng Zi.

Dank'al la naŭjara peniga klopodado, ili pretigis ĉiujn bezonatajn drogherbojn, fosis puton kaj ekspluatis dolĉakvan montfonton. Jen kompletiĝis kondiĉoj por prepari pilolojn de senmorteco.

Tri jarojn poste, ankaŭ hejtaĵoj estis baldaŭ elĉerpitaj antaŭ ol finprepari la pilolojn. La ĉirkaŭaj arboj ĉiuj estis forhakitaj antaŭ longe. Fuqiu Gong kaj Rongcheng Zi devis kolekti hejtaĵojn en foraj lokoj, kaj restis Huang-di sola por gardi la fajron. Kiam Huang-di metis la lastan hejtaĵon en la fornon, Fuqiu Gong kaj Rongcheng Zi ankoraŭ ne revenis. Rimarkinte, ke la fajro fariĝas pli kaj pli malforta, Huang-di sentis la grandan maltrankviliĝon timante, ke se la fajro estingiĝos, vaniĝos ilia ĉiu klopodo jam farita. Kion fari? En tiu momento, Huang-di senhezite etendis unu el siaj kruroj en la fajron kiel hejtaĵon. Tiam aperis la miraklo: sukcesis finfine la preparado de la piloloj de senmorteco. Fuqiu Gong kaj Rongcheng Zi revenis kaj savis Huang-di el la fajro. Ili tri enbuŝigis la pilolojn kaj tuj fariĝis feoj. Ĉar la monto Yishan estas la loko, kie Huang-di siatempe entreprenis la alkemian agadon, tial oni donis lian familian nomon "Huang" al la monto, sekve la monto Yishan fariĝis la monto Huangshan. Inter la 72 pintoj de la monto Huangshan troviĝas tri famaj pintoj nomumitaj laŭ la tri menciitaj feoj Xuanyuan, Fuqiu kaj Rongcheng.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto