Vizitu Forumon

Mi helpas vin realigi la revon

(GMT+08:00) 2012-08-10 13:55:43

Xiao Cuijuan

Elektinte tiujn 10 sportistojn, Tang Chunrong komencis fakan trejnadon al ili. Por preventi vundiĝon en la trejnado, ili sin ekzercis nur 2 horojn ĉiutage. Tiuj handikapaj sportistoj longtempe iris per la supraj membroj, tial iliaj brakoj estis tre fortaj. Ankaǔ la agadoj en ĉiutaga vivo estis defioj por ili.

"Estis 1 kilometro inter la loĝejo kaj la manĝejo de la handikapaj sportistoj. Estis malfacile, ke tiuj sportistoj iras en pluvado kaj neĝado."

Tiam ne estis kuracisto de la teamo. Kiam la sportisto malsaniĝis, ili devigite iris al hospitalo malproksima. Iuj taksiŝoforoj rifuzis transporti ilin pro ilia kripleco. Tamen Tang Chunrong kaj liaj lernantoj neniam fleksiĝis antaǔ la malfaciloj. Tiuj kamparaj lernantoj estis malriĉaj kaj ne havis enspezon. Tang Chunrong ofte monhelpis ilin.

"En la komenco, la trejna centro nur provizis ilin per manĝaĵoj kaj loĝejoj, sed ne donis salajron. Iuj knabinoj eĉ ne havis monon aĉeti necesejan paperon. Ekde 2001 la centro ĉiumonate donis al ili 60 juanojn aĉeti ĉiutagajn bezonaĵojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto