Vizitu Forumon

Mi helpas vin realigi la revon

(GMT+08:00) 2012-08-10 13:55:43

Tang Chunrong kaj liaj lernantoj

En 2003, Tang Chunrong kaj liaj lernantoj partoprenis en la Tutlanda Sportkunveno. 18-jara Xiao Cuijuan kreis bonan rekordon. En Atenaj Paralimpikoj, Xiao Cuijuan gajnis bronzmedalon. Sekve de kelkfojaj paroprenadoj en mondaj halterlevadoj, Tang Chunrong kaj liaj lernantoj havas plimultajn spertojn pri la konkursado.

Konkursado kaj trejnado fariĝis plej gravaj aferoj en la vivo de Tang Chunrong kaj lia teamo. En Pekinaj Paralimpikoj okazintaj en 2008, la teamo atingis sian zeniton. Xiao Cuijuan ĉampioniĝis per absoluta supereco. Aǔdante la nacian himnon de Ĉinio Tang Chunrong rememoris la pasintecon kaj penigan kaj feliĉan.

"La rilatoj inter trejnisto kaj sportisto estas samaj kiel la rilatoj inter instruisto kaj lernanto. Antaǔe ili estis fermita. Sed akirinte la sukceson tiuj sportistoj ekhavis memfidon."

Sekve de la disvolviĝo de handikapula sportado, la ŝtato altigis la subvencion al handikapaj sportistoj. Ili estis traktataj same kiel la normalaj sportistoj. Tang Chunrong diris, ke disvolvo de handikapula sportado havas profundan signifon. Li prenos ĝin kiel tutvivan karieron.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto