Vizitu Forumon

Rakonto pri Jose Guedes

(GMT+08:00) 2012-08-30 17:50:20


(Jose Guedes kaj lia edzino)

Komence, Jose Guedes nek parolis en la ĉina lingvo, nek kutimis al la vivo tie. Li citis simplan ekzemplon.

"Antaŭ 11 jaroj, serĉado de butikoj pri pano aŭ kafo, kiuj taŭgas al mia gusto, estis tre malfacila. Nun ĉie estas ĉi tiuj butikoj."

Kvankam Jose Guedes alfrontis al tiel multaj malfaciloj, tamen li estis ekscitita pro laboro. Li diris:

"Estas bonŝance por mi, ke tiam ĵus ekprosperis la aŭta industrio en Ĉinio. Antaŭ 10 jaroj la ĉina aŭta industrio okupis la 10-an lokon en la mondo, nun ĝi jam okupis la unuan lokon. Tre ekscite!"

Tial, Jose Guedes laboris en Ĉinio ĝis sia eksiĝo, li ankaŭ enamiĝis kun ĉina fraŭlino. Post sia eksiĝo, li restas en Ĉinio. Nun li kaj lia edzino vivas en la urbeto Jinxi, kiu distancas al Ŝanhajo je unu-kaj-duon-hora veturado. Kaj Jose Guedes estas la unua fremdlandano en la urbeto.

"Mi laboris kaj vivis en Ŝanhajo 6 jarojn, Ŝanhajo estas prospera kaj moderna, troviĝas tie ĉio, kion vi volas. Sed mi volas kvietan vivon post la eksiĝo, tial mi kaj mia edzino venis al la urbeto."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto