Vizitu Forumon

Rakonto pri Jose Guedes

(GMT+08:00) 2012-08-30 17:50:20


(Ĉiina meblo, kolektita de Jose Guedes)

En Jinxi, troviĝas multe da famaj pitoreskejoj kaj lokoj kun historiaj restaĵoj. Ĝi estis totolita "ĉina popol-urbeto kun muzeoj". Tiu ĉi karakterizaĵo ĝuste konformas al hobio de Jose Guedes. Fakte, veninte al Ŝanhajo, en sia libera tempo Jose Guedes faris kolekton de ĉinaj antikvaj mebloj kaj pecoj. Nun li posedas pli da tempo por la hobio. Li diris:

"Onklo de mia patrino estas oficiro de mararmeo. En la 40-aj kaj 50-aj jaroj de la lasta jarcento, li venis al Ĉinio kaj kolektis iujn ĉinajn meblojn. De li mi lernis simplajn sciojn pri mebloj. En la unua semajno en Ŝanhajo, mi komencis mian kolekton. Por mi, ne la ligna kvalito, sed prilaboriteco, estas ŝlosila. Mi ŝatas la verkojn longtempajn kaj detalemajn."

Por la hobio, Jose Guedes vizitis diversajn ĉinajn lokojn kaj amasigis milojn da antikvaj mebloj. Pecoj estas trezoroj en la okuloj de Jose Guedes. Per la pecoj li ornamis sian hejmon, ankaŭ persone pentris novan desegnon kaj fabrikis modernajn meblojn kun ĉinaj faktoroj. Li diris:

"Mi ne imagis, ke iutage mi faris desegnon de mebloj. Sed kolektinte tiel multajn pecojn, mi komencis konsideron de utiligo. Mi pensis pri desegno de mebloj, tial mi komencis pentradon. Mi volas fabriki meblojn laŭ la malnova maniero, kun nek najlo nek metalo. Por la celo, mi invitis ĉarpentistan geedzon el la ĉina provinco Anhui helpi al mi fini la verkojn. Ili laboris pli ol 30 jarojn kaj posedas abundajn spertojn."

Sinjoro Xin Shuwei, kolektanto de lignoskulpataj mebloj, laŭdis la manieron.

"Lia desegno estas bona kaj inda por iniciato. Ĉar ĉi tiu maniero estas plej mediprotekta. Laŭ mi, liaj verkoj devos esti ekspoziciataj."

Jose Guedes persone spertis grandajn ŝanĝiĝojn okazintajn en Ĉinio. Li malkaŝe diris, ke Ĉinio devas ne perdi sian trajtan kulturan karakterizaĵon en sia evoluado.

"En la lastaj 10 jaroj, Ĉinio travivis modernan procezon. Rapide disvolviĝis ekonomio kaj altiĝis merkata malfermo. Sed Ĉinio devas ne perdi sian apartan kulturan karakterizaĵon. Fremdlandaj merkatoj alportis ŝanĝiĝojn al Ĉinio, sed fremdaj kulturoj ne tute estas utilaj. Ĉinio devas protekti propran kulturon."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto