Vizitu Forumon

Rakonto pri iu privata muzeo

(GMT+08:00) 2012-08-24 13:42:51

Se oni komparas la historion de Ĉinio kiel riveregon kun longa historio, do Shenxi-provinco estas fonto de la riverego. En la 5 000-jara historio, estis 13 dinastioj en Shenxi-provinco. Ĉi tie troviĝas riĉaj imperiestraj heredaĵoj kaj viglaj popolaj kulturoj. Tamen en la pasintaj dekoj da jaroj, pro kelkaj kialoj, la registaro neglektis protektadon al la popolaj kulturoj. Male ordinaraj popolanoj ludis gravan rolon en tia protektado. Hodiaŭ ni konigos al vi rakonton de Wang Yongchao, kiu protektas la moron kaj kulturon en la Regiono Guanzhong.

En 2008, fondiĝis la Muzeo pri Popolaj Moroj de la Regiono Guanzhong. Ĝi apartenas al Wang Yongchao. La muzeo situas ĉe la montpiedo de Wutai-monto kaj kovras pli ol 100 milojn da kvadrataj metroj. En ĝi, prezentiĝas la historio de diversnaciecaj popolanoj en la Regiono Guanzhong pri iliaj moroj, arto kaj vivo. En la pasintaj 20 jaroj, Wang Yongchao elspezis grandnombron da mono kaj tempo kolekti heredaĵojn kaj artaĵojn pri popolaj moroj. Establiĝo de la privata muzeo estas sonĝo de Wang Yongchao.

1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto