Vizitu Forumon

Rakonto pri iu privata muzeo

(GMT+08:00) 2012-08-24 13:42:51

Nun vi aǔdas Laoqiang-operon prezentatan de teatrotrupo de la Muzeo pri Popolaj Moroj de la Regiono Guanzhong. Antaǔ 2000 jaroj ĝi naskiĝis en Guanzhong-ebenaĵo de Shenxi-provinco. La prezentantoj de Laoqiang-opero estas ordinaraj kamparanoj, kiuj kapablas trovi interesojn el la peniga vivo. Laoqiang-opero profunde impresis la spektantojn per siaj malheleco kaj heroeco. Tio estas skuo alportita de popola kulturo.

Sub la subteno de la registaro kaj la socio la muzeo de Wang Yongchao estis premiita per Ŝtata Modelo de Kultura Industrio kaj Modela Bazo de Protektado de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj. Multaj ŝtataj gvidantoj kaj specialistoj inspektis la muzeon. Ĝis nun la muzeo jam akceptis preskaŭ milionon da turistoj. Wang Yongchao kaj lia muzeo atestis la procezon de la protektado de popolaj kulturoj kaj vidis la estontan vojon de la popolaj kulturoj.


1 2 3 4 5 6
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto