Vizitu Forumon

Ĉinio akcelas ekvilibron de ekonomia kresko kaj media protekto

(GMT+08:00) 2012-09-13 18:11:39


En Ĉinio iam populariĝis la slogano "la homoj povas konkeri la naturon", kiu metis la homojn kontraŭ la naturo. Kun la socia disvolviĝo en la lastaj jaroj Ĉinio iom post iom konsciis, ke nur sub la respekto al la naturaj leĝoj kaj la socia evoluo la homaro povas realigi daŭripovan disvolviĝon de la akordo kun la naturo. En hodiaŭa programero raportistoj de Ĉina Radio Internacio konigos la ĉinan klopodon por akceli ekvilibron de la ekonomia kresko kaj media protekto.

Dum la industria disvolviĝo de Ĉinio en la lastaj jaroj ofte aperis ekologiaj katastrofoj kaŭzitaj de poluo. En 1994 okazis granda akcidento de poluo en la baseno de la rivero Huaihe. La poluaĵa etendaĵo longis 70 kilometrojn, kaj la ekonomia perdo kalkuliĝis al 100 milionoj da juanoj. Xie Zhenhua, tiama estro de la Ŝtata Administracio pri Media Protekto, diris,

"La akcidento estis tre terura. Tiam ŝtata gvidanto Song Jian iris al la okazejo kaj diris, ke oni devas alte atenti kaj bone trakti la poluon. Sekve la Ŝtata Konsilantaro decidis, ke oni regu kontraŭ la poluo ne nur en la baseno de la rivero Huaihe, sed ankaŭ en tiuj de la riveroj Haihe, Liaohe, kaj la lagoj Taihu, Chaohu kaj Dianchi."

Post la polua akcidento Ĉinio lanĉis la unuan regionan leĝon "Provizora Regularo pri Senpoluigo de la Baseno de la Rivero Huaihe". Entute 3876 malgrandaj entreprenoj, inkluzive de ledofabrikoj, kemiaj fabrikoj, paperfabrikoj kaj aliaj 12 specoj da poluaj entreprenoj estis fermitaj. Tamen dum la senpoluigo de la rivero Huaihe oni renkontis multajn malfacilojn. En evoluintaj landoj la media problemo aperis en malsamaj periodoj de la industria procezo, temen en Ĉinio tiuj problemoj plejparte aperis en sama periodo kaj estis interligitaj kaj pli kompleksaj. Tial la vojo al senpoluigo estas pli malfacila.

En la 6a tutlanda mediprotekta kunveno en 2006 ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke dum la periodo de la 10-a Kvinjara Plano (2001-2005) la taskoj de la ekonomia disvolvo plejparte estis superplenumitaj, tamen tiuj de la media protekto ne plenumiĝis. En 2005 en la tuta lando la ellaso de sulfura dioksido kreskis je 27% ol en 2000, kaj la kemia oksigen-postulo reduktiĝis nur je 2%. Oni ne povis atingi la celon de la redukto je 10%. Ekologia difektiĝo kaj media poluo kaŭzis grandan ekonomian perdon kaj endanĝerigis la farton kaj sanon de la lokaj civitanoj.

En 2007 la Ŝtata Konsilantaro publikigis Ampleksan Projekton pri Energiŝparo kaj Ellaso-redukto. Laŭ la projekto la centra registaro ĉiujare taksas la laborojn de provincaj registaroj pri redukto de la ellaso. En la fino de 2006, Xie Zhenhua, tiama vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke la elimino de postiĝintaj produktaj funkcioj estas la komenco de la projekto.

"La projekto konsistanta el 45 artikoloj faris ĉiuflankan planon pri malpliigo de energikonsumo kaj redukto de la ellaso en iuj kompoj kaj pri la elimino de postiĝintaj produktaj funkcioj. En tiuj 5 jaroj la tuta lando eliminis malgrandajn hermoelektrajn generatorojn kun la totala kapacito de 70 milionoj da kilovattoj, kiuj egalas la tutlandan kapablon de Britio."

Tio sendube estas granda krizo por la vivteno de termoelektraj entreprenoj. Prezaltigo de karbo kaj financa krizo superŝarĝis la elektrajn kompaniojn. Tiam multaj entreprenoj serĉis transformiĝon. Zhu Yongpeng, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Elektra Grupo de Ĉinio diris,

"Unue, la ekzisto de la entreprenoj alfrontis defion, kaj por la ekzisto ni devis transformiĝi. Due, la kvanto de ekspluatebla karbo povas kontentigi la elektran produktadon dum 60 jaroj. Kaj trie, la tuta mondo zorgas pri la klimata ŝanĝiĝo. Estas konate, ke preskaŭ duono de la dioksida ellaso estas el elektroproduktaj entreprenoj".

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto