Vizitu Forumon

Ĉinio akcelas ekvilibron de ekonomia kresko kaj media protekto

(GMT+08:00) 2012-09-13 18:11:39


Brulanta torĉo en la aero iam estis la signo de moderna industrio dum tre longa periodo. Tamen la senpuriga fajro estas granda perdo de energio, kaj ankaŭ difektis la medion. Pri tio la Grupo Zhongsheng kreis akvokovran sistemon. La ellasita vaporo estas kovrita per akvo kaj sekve apartigita en poto por denova uzo. Tio ne nur solvis la ellason de vaporo, sed ankaŭ faris la ellasaĵon reuzebla. La petrolkemia kompanio Yangzi pagis 90 milionojn da juanoj por aĉeti la sistemon kaj estingis 6 el entute 7 torĉoj.


Pri la noviga koncepto, Guo Hongxin, prezidanto de direkcio, diris,


"La teknika disvolvo kaj novigo ricevis vastan aprobon de la socio. Ekzemple la koncepto de kunprofita mediprotekto, koncepto de efika varmsendo kaj koncepto pri ŝparado de energio kaj akvo. Danke al la teknika novigo, de 2008 la entrepreno ĉiujare kreskis je pli ol 20%. En la jaro de ekonomia krizo nia kresko atingis 49%. Tio estas la rezulto de teknika novigo."

De la atento pri ekonomia kresko kaj neglekto de media protekto ĝis la paralela atento Ĉinio ĉiam emfazas ekvilibron de la ekonomia kresko kaj media protekto. Per sia decido kaj ago Ĉinio konstruas la vojon de la akordo inter la homaro kaj la naturo. Dum la periodo de la 11a Kvinjara Plano( 2006-2010) la energiŝparo kaj ellaso-redukto de Ĉinio akiris rimarkindan efikon. La ĉina ekonomia kreskis je 11.2% surbaze de la ĉiujara pliiĝo de energikonsumo je 6.6%. Dum la periodo de 12a Kvinjara Plano (2011-2015) Ĉinio investos 2 300 miliardojn da juanoj al energiŝparaj kaj ellaso-reduktaj programoj. En okuloj de Xie Zhenhua la ciferoj signifas, ke la energiŝparo kaj ellaso-redukto de Ĉinio estas en la printempo de rapida disvolviĝo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto