Vizitu Forumon

Viglas dudirekta investado inter Ĉinio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-09-18 15:13:10

De post la eksplodo de la financa krizo, la investado de Eŭropa Unio iom malfortiĝas. Donitaĵoj diras, ke de januaro ĝis julio de 2012 la investo de Eŭropa Unio al Ĉinio reduktiĝis je 2,7%. Sed Ding Yifan, vicdirektoro de la Instituto pri Monda Ekonomio sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, opinias:

"De la lastaj jaroj, pro la eŭropa ŝulda krizo, eŭropaj landoj reduktas sian investon al Ĉinio, ĉar ili propre bezonas grandkvanton da kapitaloj, precipe iliaj financaj entreprenoj. Sed la investado de iliaj manufakturaj entreprenoj al Ĉinio siaflanke iom kreskas. Tial la ĉina merkato ankoraŭ konservas sian allogecon."

Ding Yifan opinias:

"La ĉina merkato jam estas la plej granda merkato de multaj varoj, sekve multaj entreprenoj volas transloki siajn produktejojn en Ĉinion, eĉ siajn esplorejojn, ekzemple kiel germanaj aŭtokompanioj Volkswagen kaj Audi, kies produktvaloro kaj profito plejparte venas sole el la ĉina merkato, kio igas ilin pligrandigi sian produktadon kaj investadon en Ĉinio."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto