Vizitu Forumon

Viglas dudirekta investado inter Ĉinio kaj Eŭropo

(GMT+08:00) 2012-09-18 15:13:10

Lastajn jarojn, kun la senĉesa pliiĝo de la sinteza ŝtatforto, Ĉinio, unuflanke, daŭre plenforte allogas eksterajn kapitalojn, kaj aliflanke, ankaŭ instigas siajn entreprenojn "eliri". Pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj komencis iri al Eŭropo por serĉi investan ŝancon, precipe post la financa krizo, ĉar Eŭropo renkontas la cirkulan krizon, kio donis al ĉinaj entreprenoj pli da ŝancoj investi en Eŭropo.

"En Eŭropo renkontas malfacilaĵon ĉefe financo kaj bankismo, pro tio la bankoj ne povas doni fortan subtenon al la ekonomio. Multaj entreprenoj, ekzemple teknologiaj kaj manufakturaj, bezonas kapitalon, sed ne povas prunti de bankoj. Tial ili sin turnas al ĉinaj entreprenoj, esperante ke tiuj donu cirkulan subtenon. Evidente, tio utilas al la du partioj. Eŭropaj entreprenoj bezonas ĉinajn kapitalojn, dum ĉinaj entreprenoj sopire akiras teknologiojn de la eŭropaj entreprenoj."

Post la financa krizo, ĉinaj entreprenoj rapidigas siajn paŝojn por investi en Eŭropo, ekzemple, la Ĉina Oceana Transporta Korporacio investis en la greka haveno Peiraievs, la ĉina kompanio Geely aĉetis la svedan aŭtokompanion Volvo. Tiaj aferoj ankoraŭ troviĝas multaj.

La financa krizo sekvigis ŝrumpiĝon de la eŭropa merkato, dum la ĉina merkato vigle kreskas. Sendube, la ĉina merkato daŭre allogas la investadon de eŭropaj entreprenoj, kaj samtempe la eŭropa merkato bezonas kapitalojn de ĉinaj entreprenoj. Do la dudirekta investado inter Ĉinio kaj Eŭropo havas pli vastan horizonton.

Xiong Linping


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto