Vizitu Forumon

Kultura interŝanĝo per muziko-intervjuo al sudkorea muzikisto KWONE TAE KYUNG

(GMT+08:00) 2012-09-19 17:04:22

KWONE TAE KYUNG eklernis korean tradician muzikon en la aĝo de 4 jaroj kaj petis instruadon de sudkoreaj heredantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Cetere ŝi lernis ankaŭ koreajn tradiciajn dancon kaj tamburo-ludon. En 1990, ŝi ricevis elstaran premion en sudkorea Tutlanda Konkurso de Kajao kaj de tiam, ŝi estas senĉese premiita en diversaj konkursoj kaj fariĝis sudkorea fama artisto de kajao.

Parolante pri kialo veni al Ĉinio, KWONE TAE KYUNG diris, ke ŝi havas specialan interesiĝon pri la ĉina muziko kiam ŝi kontaktis muzikaĵojn de diversaj landoj en universitato. Ĉinaj ĝengo kaj bivo estis allogaj por ŝi, kaj precipe la pekina opero semis por ŝi la revon veni al la lando. Ŝi diris:

"Mi aŭskultis lecionon pri la pekina opero kiam mi estis studento en universitato kaj tuj absorbiĝis. Tiam mi decidis, ke mi nepre devas veni al la lando. Mi povas lerni la pekinan operon kaj ankaŭ povas doni klarigon pri koreaj tradiciaj muzikaĵoj al ĉinoj. "

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto