Vizitu Forumon

Kultura interŝanĝo per muziko-intervjuo al sudkorea muzikisto KWONE TAE KYUNG

(GMT+08:00) 2012-09-19 17:04:22

En 2002 pro iu hazarda ŝanco, ŝi estis invitata de sudkorea kultura centro de la ĉina urbo Qingdao por tie doni instruadon. En tiuj kvin jaroj, ŝi multe rikoltis. Ŝi faris instruadon ne nur en la sudkorea kultura centro, sed ankaŭ en muzika fakultato de Qingdao-Universitato. En 2008, Qingdao estis elektita kiel velŝipa konkursejo de Pekinaj Olimpikoj kaj KWONE TAE KYUNG, havis grandan honoron prezenti kanton por tio.

En 2007 en Pekino, fondiĝis Sudkorea Kultura Centro kaj ŝi estis dungita kiel profesoro por doni instruadon de la korea muziko. Cetere ŝi ankaŭ regule okazigas kurson en iu pekina mez-lernejo. Ŝiaj muzikaj lecionoj kaj kursoj ĉiam estas homplenaj. Parolante pri la muzika leciono, lernantoj tiel diris:

"Mi ŝatas la korean kulturon kaj volas koni la detalon. "

"Instruisto zorgeme instruas kaj gvidas nian ludadon vizaĝ-al-vizaĝe. "

Krom instruo, KWONE TAE KYUNG ankaŭ aktive partoprenas en muzika interflua aktivado inter Ĉinio kaj Korea Respubliko.

Kiel ŝi sukcese faras tion, ke ĉinoj volas koni kaj akcepti alilandajn muzikaĵojn? Si opinias, ke plej gravaj estas reciproka interfluo kaj kompreno. Estas malfacile por solflanka komuniko akiri efikon. Aŭdinte, ke ĉinoj ŝatas kanton Jasmena Floro, ŝi pene sin ekzercas en prezentado de la kanto. Ŝi atenteme ludas koreajn kaj ĉinajn muzikaĵojn en siaj prezentadoj kaj kursoj.

Ankaŭ Kim Jin Gon, kultura konsilisto de ambasadorejo de Korea Respubliko en Ĉinio havas saman opinion. Li opinias, ke la du landoj faras kulturan interfluon en pasintaj miloj da jaroj kaj en tiu kampo, ekzistas kaj komuneco kaj diferenco. Plej grave estas, ke la du landoj konfesu harmonion en diverseco dum la kultura interfluo. Li diris:

"Per la kultura interfluo, oni povas trovi komunecon kaj diferencon inter si kaj per kiu, oni proksimiĝu kiam troviĝas komuneco aŭ konfesu la malsamecon en diferenco. "


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto