Vizitu Forumon

Rakonto pri Aorang Gojeb

(GMT+08:00) 2012-09-27 12:21:22


Raportisto kaj Aorang Gojeb (dekstre)


Sinjoro Aorang Gojeb estis bangaladeŝa atleto. Antaŭ 7 jaroj, li venis al Ĉinio por plustudi pri sportaj didaktiko kaj trejnado en ĉina sporta universitato. Pro siaj bona korpokvalito kaj abundaj fakaj scioj, li tuj eklaboris en pekina entrepreno pri sporta trejnado kiam li finis sian lernadon. Antaŭ 3 jaroj, li edziniĝis kun bela ĉinio kaj nun ili loĝas en Pekino.

Finiĝis la Londonaj Olimpikoj, la monda grandioza kolektiĝo de sportistoj kaj amantoj. Aorang Gojeb tre zorgis pri la olimpikoj. Frue en la jaro 2008 li servis kiel volontulo. Pri tio, li diris:

"Tiam mi servis al sportistoj por ties ekzerco en Birda Nesto, la ĉina ŝtata sporta stadiono. El la servado mi profitis. Olimpikoj estas la paca kolektiĝo de la monda popolo, en 2008 kiel fremdlandano mi liveris servadon de lingvo al fremdlandanoj, kiuj ne lertas en la ĉina lingvo, la travivaĵo stimulis min."

Kiel atestanto de la Pekinaj Olimpikoj, Aorang Gojeb nature faris komparon inter Pekinaj kaj Londonaj Olimpikoj. Laŭ li, ĉinaj elementoj en la inaŭguro en 2008 profunde impresis lin, kaj el ili li komprenis la ĉinajn kulturon kaj historion. Pri Londonaj Olimpikoj, li diris:

"Mi pli multe atentis naĝkonkursojn, atletismajn sportospecojn kaj pafospecojn, ĉar en ĉi tiuj konkursoj partoprenis bangaladeŝaj sportistoj. Kvankam iliaj kapabloj ankoraŭ estas malpotencaj, tamen mi esperas, ke ili sin elstere montros kaj kreos plej bonan atingon. Ĉi tie, mi sendas plej altan respekton al la sportistoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto