Vizitu Forumon

Rakonto pri Aorang Gojeb

(GMT+08:00) 2012-09-27 12:21:22


(Pekinaj Olimpikoj, 2008)

Pri la ama rakonto de Aorang Gojeb kaj lia edzino, li diris:

"Mi tre ŝatas la ĉinajn historion kaj kulturon. Kiam mi estis en Ĉinio, lerno de la ĉina lingvo estis la unua tasko. Mi amikiĝis kun multaj ĉinoj kaj ili multe helpis min ĉi-flanke, mia edzino ĝuste estas unu el ili. Laŭgrade ni falis en amon."

Malsamaj lingvoj, kulturaj fonoj kaj vivkutimoj alportis al la geedzo ne-ordinaran vivon. Aorang Gojeb diris:

"Plej multaj problemoj fontas en la lingva komuniko. Ĉar la ĉina lingvo estas profunda, unu ideografiaĵo probable havas multajn signifojn, tial miskompreno oftegas. Nun la pasintaj miskomprenoj jam fariĝis interesaj aferoj por ni. Hazarde aperis disputo aŭ kontraŭdiro, mi la unua faras cedon, ĉar mi amas mian edzinon."

Optimisma Aorang Gojeb plenas de fido pri sia evoluado en Ĉinio. Sporto estas lia amata afero, tial li estas tre plezura por laborado en la sporta kampo en Ĉinio.

"Mi esperas sukcesigi mian aferon en Ĉinio, ankaŭ feliĉe vivi, kaj realigi mian sonĝon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto