Vizitu Forumon

La ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko rapide disvolviĝas

(GMT+08:00) 2012-09-26 16:29:28

En la komenco de la 80-aj jaroj ĝis la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ekonomio de Afriko estis malbona, do ĝi estis nomita kiel senespera kontinento de Economist de Britio. Sed de la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la ekonomio de Afriko komencis releviĝi. De la jaro 1995 ĝis la jaro 2008, la afrika ekonomio disvolviĝis kun hara kresko de 3~5%. Dum la periodo, la komerca sumo de Ĉinio kaj Afriko unua-foje superis 10 miliardojn da usonaj dolaroj. En la jaro 2008, la komerca sumo superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun, Ĉinio fariĝas la plej granda komerca partnero kaj la dua granda fonto de investado de Afriko. Sinjorino He Wenping, esploristo de la Esplorejo pri Okcident-Azio kaj Afriko sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko ludas gravan rolon en la kreskado de la afrika ekonomio:

"Esploristoj el Sud-Afriko trovis, ke la afrika ekonomio ekkreskis post kiam Ĉinio eniris Afrikon. La jara raporto de la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso kaj Afrika Ekonomia Komitato de UN montris, ke la ĉefa faktoro de afrika ekonomia kresko estas la preza leviĝo de krudaj materialaj en internacia merkato, alia faktoro estas la intima ekonomia rialto kun Ĉinio, Hindio kaj aliaj novaj ekonomioj kaj kun golfaj landoj. Certe, la boniĝo de afrika situacio ankaŭ estas grava faktoro de ĝia kresko. En la faktoroj, Ĉinio okupas grandajn procentojn."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto