Vizitu Forumon

La ekonomia kaj komerca kunlaboro de Ĉinio kaj Afriko rapide disvolviĝas

(GMT+08:00) 2012-09-26 16:29:28

Laŭ la statistiko, en la pasinta jaro, la komerca sumo de Ĉinio kaj Afriko atingis 166,3 miliardojn da usonaj dolaroj, ĝis aprilo ĉijare, Ĉinio direkte investis 15,3 miliardojn da usonaj dolaroj al Afriko, sed antaŭ 10 jaroj, la sumo ankoraŭ ne atingis 500 milionojn da usonaj dolaroj. Jean Ping, tiama prezidanto de la komisiono de Afrika Unio, diris, intervjuate de ĵurnalisto de Ĉina Radio Internacia, ke ĉina investo al Afriko estas tre valora kaj grava.

"Post la tutmondiĝo, la internacia investo pli multe eniris en Azion kaj aliajn lokojn de la mondo, pli kaj pli malmultaj alilandaj kapitaloj enriris en Afrikon. Kontraŭe, ĉinaj investoj en Afriko pli kaj pli multiĝis. Speciale kiam la tutmondo alfrontis financan krizon, Ĉinio pli multe investis en Afriko, tio ludis gravan rolon en la kresko de Afriko."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto