Vizitu Forumon

Kvindek tri jarojn sur instruista podio

(GMT+08:00) 2012-10-19 16:47:47

Malfermi la pordon de klasĉambro, stariĝi sur la podio kaj skribi vortojn sur nigra tabulo, tiuj agoj ripetiĝis nekalkulebajn fojojn en la 53-jara instruado de Li Weilun, tamen li neniam enuis pri tia ripeto. Per diversaj manieroj Li Weilun plastikigas sian instruadon por veki la intereson de lernantoj. La lernantoj kaj ellernis sciojn kaj akiris ĝojon. Zhou Ning, studentino de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, diris

"Sinjoro Li instruis al mi Esperanton, tamen mi lernis de li ne nur Esperanton, sed ankaŭ aliajn sciojn pri lingvoj. Li lernigis al mi pensadon."

Kiam novaj studentoj enlernejiĝas, Li Weilun ĉiam anticipe legas iliajn materialojn. Renkontiĝante kun tiuj novaj studentoj sinjoro Li povas eldiri iliajn nomojn kaj iom babli pri iliaj hejmlokoj. La afableco de Li Weilun varmigis la koron de la studentoj, kiuj estas malproksimaj de siaj hejmlokoj. Dum la kelkdekjara laboro en Universitato, preskaŭ ĉiujare Li Weilun estis premiita kiel eminenta instruisto. Tamen la plej kontentiga afero por instruisto Li estas jesado de studentoj pri liaj instruado kaj zorgado. Iu diplomiĝinto skribis sur memorkarto al Li Weilun: Mi ne estas via plej bona studento, tamen vi estas mia plej bona instruisto. Ĉiufoje aŭdinte tiajn vortojn Li Wenlun preskaŭ ploris. Multjara laboro sur la podio celas akiri tian aprobon.

"Mi ŝtatas instruadon, ĉar mi ŝatas infanojn. Laŭ mi ankaŭ studentoj en universitatoj estas infanoj. Ili estas simplaj kaj sinceraj. Mi traktas ilin kiel miajn filojn kaj filinojn."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto