Vizitu Forumon

Kvindek tri jarojn sur instruista podio

(GMT+08:00) 2012-10-19 16:47:47

Post emeritiĝo Li Weilun elspezis pli multe da tempo en instruado de Esperanto. Multaj lernejoj, inkluzive de infanĝardenoj, elementaj lernejoj kaj universitato, volas inviti instruiston Li por doni lecionojn. Inter la lernantoj de Li Weilun troviĝas kaj 3-jara infano kaj 93-jara avo. Li Weilun ĉiam instruis studentojn laŭ iliaj kapabloj, eĉ faris instruadon ekster klasĉambro. Sinjoro Lu Gaoping estas speciala studento de Li Weilun. Same kiel Li Weilun ankaŭ Lu Gaoping estis dungita profesoro de Pekina Unuiĝita Universitato. Li konatiĝis kun Li Weilun atendante regulan aŭtobuson de la universitato.

"Instruisto Li estas tre entuziasma. Sciiĝinte, ke mi volas lerni Esperanto, li verkis specialan instruplanon por mi. Ĉiufoje dum la duonhora veturado en aŭtobuso, li instruis al mi Esperanton. Lia instruado interesigis la veturadon."

Sur la podio iuj restas mallongtempe, kaj iuj staras la tutan vivon. La podio estas tutviva scenejo de Li Weilun. Sur ĝi li rikoltis ĝojon kaj malĝojon, ridon kaj ploron, floron kaj frukton, aromon kaj koloron.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto