Vizitu Forumon

La provinco Hainan sur ekologia turisma disvolva vojo

(GMT+08:00) 2012-11-02 15:31:00

Kiel la unika tropika marinsulo en Ĉinio, la provinco Hainan en la sudo de Ĉinio estas la unua ekologia provinco kaj ĝi havas abundajn turismajn rimedojn kaj bonan ekologian medion. En la jaro 1999, la provinco Hainan komencis konstruadon de ekologia provinco la unua en la tuta lando. Post 13 jaroj, disvolvo de turisma ekonomio kaj protekto de ekologia medio en la provinco Hainan samtempe progresas.

En la lastaj jaroj, la provinco Hainan plene utiligis la arbarajn rimedojn kaj la marajn rimedojn kaj konstruis kelkajn turismajn perfektajn vidindejojn kun bona ekologia bazo. Ĵus, la raportisto venis al tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo, unu el la plej varmaj vidindejoj en la provinco Hainan.

La tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo troviĝas en la urbo Sanya de la provinco Hainan kaj la totala areo estas 1506 hektaroj. Ĝi estas la unua arbara parko en la urbo Sanya konstruita laŭ ŝtata normo de arbara parko kaj ankaŭ estas la unua ekologia turisma kaj feria arbara parko ĉe la marbordo en la provinco Hainan.

Nie Sanlai, vic-prezidanto de la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo en la urbo Sanya, akceptante intervjuon de ĵurnalisto diris, ke kiam oni desegnis la parkon, oni metis median protekton en la unuan lokon. Ĉiuj desegnoj kaj konstruadoj estis faritaj sur la bazo de ekologia media protekto. En la mondkonata Yalong-Golfo, oni ne nur povas rigardi la maron, iri en la sablan plaĝon, sed ankaŭ rigardi la arbaron, tio estas tre rara. Li diris: "Tiam multaj homoj investis ĉe la maro en la Hainan-insulo, tamen ni investis sur la monto. Mi pensis plani projekton pri la monto kaj briligi la turismon en la provinco Hainan. Kiel la animaloj evoluis, kio estas la trajto de ĉiuj plantoj, kiel protekti la rarajn plantojn, tiuj estas naturaj temoj. La diversaj ŝtonoj, kanto de la birdo, tiuj povas formi kulturon."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto