Vizitu Forumon

La provinco Hainan sur ekologia turisma disvolva vojo

(GMT+08:00) 2012-11-02 15:31:00

Laŭ konigo, la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo malfermis en septembro de la jaro 2009, de tiam, oni rompis la tradician modelon de arbara turismo kaj kreis novajn turismajn rimedojn pri kombinado de turismo kaj ferio. Nie Sanlai emfazis, ke al la sola arbara turismo mankas altirforto, tamen diversaj turismaj rimedoj povas realigi ĝian veran valoron por kontentigi plimultajn vizitantojn. Li esprimis: "Laŭ la normo de konstruado de la arbara parko, oni povas fari turismon en la arbara parko. Por plenigi mankon de enspezo de la administrado, la normo permesas uzi 2% de la tero en la arbara parko por konstrui feriajn instalaĵojn. Tio povas altiri pli multajn homojn, do tio estas gajna por turismo kaj ferio."

Dum la vizito kaj la intervjuo, la ĵurnalisto trovis la malsamon inter la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo kaj la pura turismo en la arbaro. En la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo, estas pli oportuna. Ĉi tie, vizitantoj ne nur povas fari turismon, fari manĝadon en restoracio, sed ankaŭ resti en hotelo sur la monto.

La bona ekologia medio kaj mediprotektaj instalaĵoj de la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo altiras abundajn vizitantojn. Multaj vizitantoj esprimis, ke veni al la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo, rigardi la arbaron kaj la maron, spiri la freŝan aeron, tio estas vera ĝuo. Sinjorino Meng Yun, kiu estas vizitanto el la urbo Zhengzhou de la provinco Henan, diris, ke ĉe la sabla plaĝo kaj ĉe la maro, oni ne povas bone rigardi la tutan pejzaĝon de Yalong-Golfo, tamen en la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo, oni povas plibone rigardi la pejzaĝon. Ŝi diris: "En la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo, la ekologia medio estas bona, la pejzaĝo estas pli bela, mi tre ŝatas. Mi ŝatas rigardi la verdon de la tropika paradiza arbara parko de Yalong-Golfo ĉe la maro kaj rigardi la Yalong-Golfon sur la monto. Tio estas tre bela."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto