Vizitu Forumon

Rashid Alimov: Taĝikio alte atentas kulturajn kunlaborojn kaj interkomunikiĝojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-05 16:16:55

La 25-an de oktobro, Rashid Alimov, taĝikia ambasadoro en Ĉinio, en intervjuo diris, ke taĝikiaj gvidantoj alte atentas disvolvon de la rilatoj kun Ĉinio kaj esperas, ke per la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ili povos koni la novajn ideojn de Ĉinio pri ĝia evoluo.

"La baldaŭ okazonta 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas vaste atentata ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ tra la mondo. Nun Ĉinio estas la 2-a plej granda ekonomio de la mondo, kaj pro tio, eĉ unu el ĝiaj paŝoj profunde influas disvolvon de la tuta mondo. Taĝikio ege zorgas pri novaj rimedoj de Ĉinio por profundigi najbaran amikecon kaj akceli komunan evoluon de la regiono. Ĉar Ĉinio ne nur estas najbaro kaj kredebla amiko de Taĝikio, sed ankaŭ estas la plej dependebla partnero en la internacia scenejo. "

De 2005 Alimov servis kiel taĝikia ambasadoro en Ĉinio. Antaŭe li estis komisiita kiel eksterafera ministro kaj konstanta reprezentanto en UN, pro tio li estas unu el la plej veteranaj diplomatoj de sia lando. Krome, li estas ankaŭ erudicia. Li adoras ĉinajn historion kaj kulturon, pri kiuj li jam esploris multajn jarojn. En la pasintaj 7 jaroj en Ĉinio, li eldonis 5 verkojn kaj vizitis preskaŭ ĉiujn provincojn de Ĉinio, kaj tiel li persone vidis la ŝanĝiĝojn de la vizititaj lokoj. Laŭ li, vivteno de la ĉina popolo jam okulfrape pliboniĝis.

"Mi jam laboris multajn jarojn en Ĉinio. Mi iris al diversaj lokoj kaj persone trovis, ke konstante pliboniĝis la vivteno de normalaj ĉinoj. Tio estas la plej grava rezulto kaŭze de la politikoj. Krome, Ĉinio ŝanĝis ne nur sin mem, sed ankaŭ la mondon kaj ĝian vidpunkton pri Ĉinio."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto