Vizitu Forumon

Rashid Alimov: Taĝikio alte atentas kulturajn kunlaborojn kaj interkomunikiĝojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-05 16:16:55
Parolante pri influo kaŭzita de la "ĉina modelo" al Taĝikio kaj aliaj landoj en la Centra Azio, Alimov esprimis, ke Ĉinio jam pli ol 30 jaroj plenumis la politikon Reformado kaj Malfermo. Pro tio, oni devas ne nur fari profundan esploron, sed ankaŭ "inteligente" lerni de Ĉinio en praktikado.

"Por Ĉiuj evoluantaj landoj kaj ĉiuj, kiuj travivas ekonomian transformiĝon, la valoro de la ĉina modelo unue konsistas en tio, ke Ĉinio persistas en sia reformado. Cetere, oni devas lerni ankaŭ diligentecon de la ĉinoj kaj la absorban kapablon pri avangardaj sciencteknikoj de la lando."

Parolante pri 10-jara disvolvo kaj estonteco de la rilatoj inter la du landoj, Alimov diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Taĝikio estas ekzemplo por kunlaboro inter potenca lando kaj ĝia najbaro. Li diris, ke post fondiĝo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, en la pasintaj pli ol 20 jaroj la du landoj solvis historian landliman problemon, subskribis bonnajbaran amikecan interkonsenton, kaj faris vastajn kunlaborojn en ekonomio kaj kulturo. Junie en la kuranta jaro, taĝikia prezidento Emomali Rahmon vizitis Ĉinio kaj kune kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao determini la dulandajn kunlaborojn en estonteco.

"Mi esperas, ke pli kaj pli da ĉinaj investantoj povos partopreni ekonomian konstruadon de Taĝikio. Taĝikio bonvenigas ĉinajn entreprenojn aktive aliĝi al ekspluatado de akvo-resurso kaj mino-riĉfonto."

Alimov montris ankaŭ, ke Taĝikio alte atentas kulturajn kunlaborojn kaj interkomunikiĝojn kun Ĉinio. Nun en Taĝikio la ĉina lingvo estas la plej preferata de la junuloj, kiuj volas lerni fremdlandajn ligvojn. Tio estas ankaŭ la agrabla frukto pro interago de la du landoj, ĉar la junuloj ja estas la kolono, kiu kontinuigas la dulandan amikecon de generacio al generacio.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto