Vizitu Forumon

Germana eksperto: memlerna kapablo estas motivo de la disvolvo de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-15 14:20:14

La 8-an de novembro en Pekino okazis la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Amaskomunikiloj kaj popoloj el diversaj landoj en la tuta mondo tre zorgas pri tiu kongreso. Lasttempe, profesoro Thomas Heberer, fama germana eksperto pri Ĉinio kaj estro de la Instituto pri Orienta Azio de la universitato Duisburg-Essen, akceptante intervjuon de la ĵurnalisto el Ĉina Radio Internacia esprimis siajn opiniojn pri ekonomiaj kaj sociaj atingoj de Ĉinio en la lastaj dek jaroj, ŝanĝiĝo de ekonomia kaj socia politikoj post la okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj la perspektivo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio post la okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

Kiel eksperto pri Ĉinio, profesoro Thomas Heberer havas specialan sentimenton pri Ĉinio. Pri ŝanĝiĝo kaj disvolviĝo de Ĉinio en la lastaj jaroj, li esprimis: "La disvolviĝo de Ĉinio estas surpriza. Unue, estas la malferma Ĉinio, tio estis neimagebla antaŭ la jaro 1978. Due, estas la rapida disvolviĝo de la privata ekonomio. Krome, ŝanĝiĝo de la politiko, perfektigo de konstruado de la fundamentaj instalaĵoj kaj la nova ekonomia disvolva vojo, tiuj estas grandaj ŝanĝiĝoj. Precipe, la kontribuo de Ĉinio por elimini malriĉecon estas tre granda atingo."

Post pli ol 30 jaroj de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, KPĈ planis kaj plenumis serion da politikoj, kiuj estas taŭgaj al la ŝtata situacio. Pro tio, Ĉinio iris sur prosperiĝa vojo, kaj la popolanoj pli kaj pli amas KPĈ. Kiel la KPĈ, kiu havas la plej grandan loĝantaron en la mondo, gajnis la grandan atingon? Profesoro Thomas Heberer esprimis sian opinion: "Unue mi devas diri, ke la KPĈ havas fortan kapablon pri memlernado, tio estas utila por Ĉinio kaj Ĉinio povas adaptiĝi al la ŝanĝiĝo. Nun ni parolas pri kreo, do ni pripensas teknikan reformadon de eŭropaj kaj amerikaj landoj, tamen malmultaj homoj scias, ke Ĉinio havas apartan krean kapablon pri la socio kaj la politiko. Ekzemple, en la lando, kiu havas la plej multajn loĝantojn en la tuta mondo, oni establis la socian tutflankan garantian sistemon, inkluzive de la kamparo. En la alia flanko, estas sukcesa ekonomia reformado, nome de la plana ekonomio al la merkata ekonomio, la malfermeco de Ĉinio pli kaj pli granda, tio akcelas disvolviĝon de Ĉinio."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto