Vizitu Forumon

Germana eksperto: memlerna kapablo estas motivo de la disvolvo de KPĈ

(GMT+08:00) 2012-11-15 14:20:14

En la jaro 1972 Ĉinio kaj Germanio starigis diplomatiajn rilatojn, de tiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio bone disvolviĝas. En la jaro 2010, la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio fariĝis tutflankaj strategiaj partneraj rilatoj. La ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du landoj pli kaj pli profundiĝis. En la jaro 2011, la komerca sumo de la du flankoj atingis 169,2 miliardojn da usonaj dolaroj kaj tio okupis 30% de la totala sumo de la komerco inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Sume la germanaj entreprenoj investis pli ol 18,3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la investo de Ĉinio al Germanio rapide multiĝis. Kiel la vortoj de ĉina prezidanto Hu Jintao, la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio atingis "senprecedencan altnivelon". Pri la rilatoj inter la du landoj post la okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, profesoro Thomas Heberer diris: "Nun la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio estas tre bona. Mi opinias, ke post la okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, Ĉinio kaj Germanio daŭrigos la interkonfidajn kaj amikecajn kunlaborajn rilatojn. Ĉinio kaj Germanio jam starigis dialogan sistemon pri homrajto kaj leĝo. Mi esperas, ke en la venontaj jaroj, la novaj gvidantoj povas pli pozitive partopreni en tiuj dialogoj kaj akceli la pli pozitivan kaj efektivan rezulton de tiuj dialogoj por pluapaŝe antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Germanio. Mi esperas, ke en la nova epoko, Ĉinio kaj Germanio kune eniru pli bonan kaj brilan estontecon."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto