Vizitu Forumon

Produktoj kun ĉinaj markoj iras al la tuta mondo

(GMT+08:00) 2012-11-30 18:26:47

En la lastaj 10 jaroj pli kaj pli multaj ĉinaj entreprenoj komencis sian internacian strategion kaj akiris rimarkindan atingon. En la okuloj de multaj fremdlandanoj "fabrikita en Ĉinio" estas ne nur malmultekostaj produktoj sur bretoj, sed ankaŭ larĝaj fabrikdomoj, luksaj oficdomegoj kaj eĉ laboroj de parencoj aŭ amikoj. Nun la tutmonda resursa distribuo jam iom post iom fariĝas la disvolva tendenco de multaj ĉinaj entreprenoj, kaj "fabrikita en Ĉinio" fariĝis "produktoj kun ĉinaj markoj".

La epoka marko "scienca disvolvo, brila sukceso" jam fandiĝis en la procezon de multaj entreprenoj ekspansiantaj eksteren. Sekve de la ekonomia tutmondiĝo, pli kaj pli da ĉinaj entreprenoj marŝas eksteren, serĉas komercajn ŝancojn kaj aktive partoprenas en monda konkurenco.

Se vi fervoje vojaĝos en Pakistano, vi eble havos intiman konatiĝon kun la vagonaroj, ĉar ili estis fabrikitaj de Ĉinio. Nun en Pakistano troviĝas 6 fervojoj de grandrapidaj pasaĝertrajnoj inter grandaj urboj. La vagonaroj kurantaj tie estas importitaj el Ĉinio. Ĉina Nacia Korporacio de Mekanika Importo kaj Eksporto establiĝis en 1950, nelonge post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Ĝi dediĉas sin al la komerco de mekanikaj kaj elektraj produktoj. Ĝenerala delegito de la korporacia oficejo en Pakistano Gu Jianqiang konigis, ke la korporacio komencis merkatadon en Pakistano en la 70aj jaroj de la lasta jarcento. En 1980 establiĝis la pakistana oficejo de la korporacio.

"Post la fondiĝo de la pakistana oficejo ni faris pozitivan kontribuon al la eksportado de diversaj mekanikaj instalaĵoj. Ni alportis maturajn teknikojn kaj spertojn al Pakistano. Ĝis junio de 2012 la kontrakta sumo de la eksporto al Pakistano kalkuliĝis al pli ol 700 milionoj da usonaj dolaroj."

Gu Jianqiang diris, ke ĉar antaŭe en Pakistano estis malnovaj vagonaroj, tial la rapideco de trajnoj ne povis kontentigi postuladon de la pasaĝeroj. En 2001 Ĉina Nacia Korporacio de Mekanika Importo kaj Eksporto kaj la Fervoja Ministerio de Pakistano oficiale subskribis la kontrakton, ke Ĉinio vendu 175 novtipajn vagonarojn kaj cedu ĉi-rilatajn teknikojn al Pakistano.

"Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio eksportas vagonarojn al Pakistano, de post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Estas tre altaj la dezajna kaj fabrikada nivelo de tiuj vagonaroj. En la provfunkciado la vagonaro kuris ĉiuhore 140 kilometrojn – la rekorda rapideco – sur la pakistana fervojo, kaj akiris altan takson de Pakistano."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto