Vizitu Forumon

Produktoj kun ĉinaj markoj iras al la tuta mondo

(GMT+08:00) 2012-11-30 18:26:47

Kompanio TCL estas granda firmao pri elektronikaj produktoj en Ĉinio. En 1999 ĝi komencis sian internacian strategion. Ĝi ne nur vendis produktojn kun siaj propraj markoj sur novaj merkatoj kaj sed ankaŭ aĉetis maturajn markojn sur eŭropaj kaj amerikaj merkatoj. Ĝi instalis esplorejojn kaj filiojn en Ĉinio, Usono, Francio, Singapuro kaj aliaj landoj, posedas preskaŭ 20 prilaborajn bazojn en Ĉinio, Pollando, Meksiko, Tajlando kaj Vjetnamio. En 2011 la enspezo de TCL kalkuliĝis al pli ol 60,8 miliardoj da juanoj. Nun TCL jam fariĝis gvidanto de ĉinaj entreprenoj sur la vojo de internacia strategio.

La marŝo eksteren de ĉinaj entreprenoj ne estas tiel glata. Lastatempe la korporacio ZTE estis akuzita pri "minaco" kaj "spiono", kiam ĝi eniris en la usonan merkaton. Zhao Xiaowu, vicestro de la normiga fako de la korporacio, asertis, ke telekomunikaj entreprenoj renkontas grandan obstaklon sur la vojo al la internacia konkurenco, precipe sur la evoluintaj merkatoj. Li diris:

"Por trakti la obstaklojn, ni devas kompreni regulojn de la merkatoj, ankaŭ posedi talentulojn, kiuj lertas en la apliko de la reguloj."

Tial, fakuloj montras, ke ĉinaj entreprenoj devas utiligi proprajn avantaĝojn, eviti mankojn, firmigi sian pozicion en la merkatoj, kies potencialo estas granda kaj kies medio estas bona, kaj preni Usonon kaj aliajn merkatojn kiel centrojn de esploro kaj disvolvo. Tio estas la elirejo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto