Vizitu Forumon

Filmeto – filma maniero en la reta epoko

(GMT+08:00) 2012-12-20 19:55:13

Filmeto estas mallonga filmo, ofte parto de pli longa filmo. Tamen en la lastaj jaroj en Ĉinio, filmetoj estis plenaj de la ĉina karakterizo, tute malsamaj kun mallongaj filmoj, kiuj iam populariĝis en fremdaj landoj. La ĉinaj filmetoj havas la karakterizojn de mallonga tempodaŭro, simpla produkto kaj malmulta investo. Tial ili populariĝis en la ĉina interteto.

Filmetoj ciferecaj ofte ĉeestas en interreto, kie ili grave kreskadis en 2006 kaj multe influis mediatojn ciferecajn. En la lastaj jaroj, rapide disvolviĝis la interreto en Ĉinio. Laŭ statistiko, ĝis la fino de 2011 en Ĉinio estis 513 miliardoj da retanoj – plej multaj en la mondo. Wang Chen, direktoro de la Ŝtata Oficejo pri Interretaj Informoj, donis pozitivan takson al la disvolviĝo de interreto en Ĉinio. Li diris:

"Retaj servoj rapide disvolviĝas de post la interreta konentiĝo en la jaro 1994 kaj estas pli kaj pli vaste uzataj en Ĉinio. Interreto jam fariĝis grava infrastruktura ero de la ekonomio kaj socio kaj ankaŭ influhava nova mediato. Ĝi ludas pli kaj pli pozitivan rolon por akceli la ekonomian disvolvon, certigi rajtojn de la popolo pri sciado, partopreno, esprimado kaj superrigardo kaj riciĝi la kulturan vivon de la amasoj."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto