Vizitu Forumon

Filmeto – filma maniero en la reta epoko

(GMT+08:00) 2012-12-20 19:55:13

Malgraŭ ke la nombro de la ĉinaj retanoj rapide kreskas, tamen ankoraŭ mankas la manieroj kaj funkcioj de la ĉina reto. En la lastaj jaroj oni starigis multajn retajn platformojn, enkluzive de socia reto(Weibo), tujmesaĝilo(QQ), reta aĉetejo(360buy), pag-platformo(alipay). Ili fariĝis plej grandaj en respektivaj kampoj de la tuta mondo. Sekve de la progreso la enhavo de la platformoj ankaŭ havas grandan ŝanĝon. En tia medio, filmetoj ludis gravan rolon en la disvolviĝo. Nuntempaj retaj filmetoj iĝis tre popularaj pro TTT-ejoj, kiuj oferis senpagan gastigon por granda kanalkapacito kaj eblis facile aldoni ilin al personaj blogoj.

Plejmulto de la filmetoj rakontas la ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj, kaj ilia formo ne estas tro emfazita. Ĉiuj povas klare kompreni la kameraĵon de la definita celo. Tial la filmetoj posedas naturajn genojn kombinitajn kun komerco. Ili mirinde transformas la reklamojn en rektajn enhavojn, kaj la markoj kaj produktaĵoj estas redaktitaj en la rakontojn. Tio efektivigas la bonan efikon de la reklamoj.

Nun por definitaj celoj, multaj organizoj kaj entreprenoj preferas organizi filmkonkursojn. Per konkursoj, ili povas kolekti bezonatajn materialaĵojn aŭ filmetojn por plenumi la celojn. Ekzemple por celebri la 125-jariĝon de Esperanto, Germana Esperanto-Asocio okazigis konkurson de mallongaj filmoj, kun premioj de entute 5000 EUR. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis absoluta profesiulo. La sola kriterio estas la kreivo. Per la konkurso la asocio povas varbi multajn filmetoj, enkluzive de multaj en Esperanto. Fakte, en la reto de Esperanto ankaŭ aperis multaj filmetoj pri la ĉiutaga vivo de esperantistoj. La retejo "ipernity" ĝuste estas tia platformo de videaĵoj. Ĝiaj retanoj povas elmeti siajn videaĵojn inkluzive de filmetoj en la retejo, kaj ĉiuj povas rigardi ilin senpage. Tio mallongigis distancon de la retanoj. Malgraŭ la geografia distanco eble estas tre longa, tamen ili povas kunĝui la saman videaĵon kaj diskutos pri ilin. La retanoj ankaŭ povas enmeti la videaĵojn kun la enhavoj de sia propra vivo. Tial per filmetoj aŭ videaĵoj esperantistoj povas kompreni kulturon kaj kutimojn de respektivaj landoj.

Nun ne nur ordinaraj homoj laboras por la farado de filmetoj, sed ankaŭ multaj filmaj institucioj partopreni en la afero. Ili produktas la filmetojn kun rolado de profesiaj aktoroj, granda investo kaj eminenta produktado. La filmetoj estas interesaj kaj plenaj de pensoj en la nuna tre materialisma vivo de urbanoj. Iliaj filmetoj estas dissenditaj en vagonaroj de subtera fervojo, busoj, eksterdomaj televidoj kaj ankaŭ la interreto. Multaj el ili estas ŝatataj de nuntempaj junuloj.

Karaj amikoj, ĵus mi prezentis al vi la disvolviĝon de filmetoj en Ĉinio. Ĉu tio estas malsama ol tiu en via lando? Se vi havas interesojn pri ĉi tiu temo, bonvole vizitu nian retejon kaj skribu al ni.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto