Vizitu Forumon
Regularo

Talentkonkurso malfermita al transmaraj ricevantoj de ĈRI


Regularo de la Konkurso


1, Kvizo: por ĉiu partoprenanto ni starigos tri demandojn, kaj vi respondu ilin.


2, Eseo: taŭgaj estas prozo, poemo kaj similaj verkoj pri la ĉina kulturo.


3, Pentraĵo: la partoprenantoj montru aferojn, objektojn aŭ scenojn kun la ĉina gusto per siaj pentraĵoj aŭ manfaraĵoj.


4, Kaligrafaĵo: la partoprenantoj prezentu siajn verkojn de la ĉina kaligrafio.


5, Originala talentprezento: la partoprenantoj montru per aŭdaj aŭ videaj verkoj siajn talentojn por tradiciaj operoj, kantoj, kungfuo, popolaj instrumentoj, kuirarto aŭ aliaj artoj de Ĉinio.

Sistemo
Talentkonkurso malfermita al transmaraj ricevantoj de ĈRI

Karaj amikoj, se vi interesiĝas pri la ĉina kulturo, kaj volas koni pli da elementoj de la ĉina kulturo kaj montri viajn talentojn rilatajn al la ĉina kulturo. De la 1a de junio ĈRI elsendos la serion "Mi amas la ĉinan guston" per radio kaj reto, kaj prenos ĝin kiel la temon de talentkonkurso. Ni kore bonvenigas vin al la konkurso!

Ni kore deziras al vi bonan rezulton!

 

Kontribuoj
Fotoj
Temo
• Ĉarmoj de Gŭangdonga Kulturo

1, Sur kiu dialekto baziĝas la gŭangdonga dialekto, kiun parolas pli ol 100 milionoj da homoj en la mondo?

2, Kiu tradicia opero el Ĉinio estis plej frue kondukita al fremda lando?

3, Kiu loka muziko estis rigardata kiel "nacia muziko" de Ĉinio?

 

• Ĉarmo de la monto Huangshan

1. Kiajn tri mondnivelajn laŭrojn gajnis la monto Huangshan?

2. Kio estas la kvin mirindaĵoj de la monto Huangshan?

 

• Jixi --- admirinda floro de hui-kulturo

1.Kiom da areo kovras la templo de la prapatroj de la klano de la familinomo Hu?

2. Kio estas la familinomo de la plejparto de la vilaĝanoj en la vilaĝo Longchuan?

 

• Unika ĉarmo de urbo Xi'an

1. Kio estas la nomo de la muzikilo elfosita en Restaĵo Banpo?

2. Kiuj la unuaj trovis Terakotan Legion de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio?

3. Kio estas la trezoro de Historia Muzeo de Shaanxi-provinco?