Vizitu Forumon

Ĉefkantisto de la rokmuzik-orkestro——Joshua C. Love

(GMT+08:00) 2013-10-25 09:50:33     Redaktoro:Xiong Shan

En Chengdu, urbo de malhasteco, al multaj homoj la muziko estas nemankigebla faktoro de la vivo. En iu loĝejo de Chengdu, loĝis ĉefkantisto Joshua C. Love de iu translanda rokmuzika bando, usonano, kiu lernis filozofion. Li vivis en Chengdu dum pli ol dek jaroj kaj rikoltis sian muzikan revon. 

Li estas ĉefkantisto de la bando Alikoloriĝa Papilio——usonano Joshua C. Love. En la jaro 2001, fininte sian lernadon de filozofio en la universitato, li decidis iri al fremda lando por koni novan kulturon. Poste, li venis al Chengdu, Ĉinio. Parolante pri tio, kial li decidis foriri el Usono, Joshua diris: "Mi lernis filozofion, pro tio mi pensis, ke se usonano tiel pensas, do homo de alia lando certe tiel pensas, ke lia mondo estas la plej granda. Tial por percepti tion, oni certe devas iri al alia loko kaj tie loĝi, ne nur por fari turismon, kio estas ne sufiĉa. Vi devas eniri alies animon. Tio estas tre grava."

Kiam Joshua venis al Chengdu, li fariĝis alilanda instruisto en Chengdu-a Universitato de Scienco kaj Inĝenierarto. En 2002, li faris turismon en la urbo Changchun. Tie, li renkontiĝis kun kanada knabino Heather, same kiel Joshua ankaǔ ŝi instruis en lernejo. Joshua prezentis fotojn al Heather, kiujn li faris en la provinco Sichuan. Li priskribis, ke Chengdu estas tre libera kaj komforta urbo, kiu havas karakterizan kulturon kaj pikan manĝaĵon. Tiel, sekvante Joshua, Heather venis al Chengdu. Ŝi diris, ke humursento kaj denaska inteligenteco en muziko de Joshua ŝin altiris.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto