|
|
||
Dum kontaktiĝo, Joshua kaj Heather trovis, ke ili havas multajn komunajn sentojn en muziko, tial naskiĝis la penso fondi bandon. Post preparado dum unu jaro, en aǔgusto de 2003, oficiale fondiĝis la rokmuzika bando nomata Alikolora Papilio. Joshua estas ĉefkantisto kaj gitaristo kaj Heather estas ludisto de bas-gitaro. Parolante pri deveno de la band-nomo, alia gitaristo de la bando Niuniu klarigis: "La bando estas multelementa. Probable la signifo de la papilio en la muziko estas libereco, ĝi reprezentas ĉion flugantan."
Ĉiuj muzikaj verkoj kreitaj de Joshua kaj lia bando ŝajnas esti rakontoj al la aǔskultantoj. Ili volas esprimi siajn opiniojn per la muziko. Joshua kaj Heather volas aldoni ĉinan elementon al la muziko.
Akceptante intervjuon, tamburisto Wang Yong prezentis la temon de la kanto Imperiestro kun la ĉina antikva milita elemento. Li diris: "La kanto Imperiestro priskribis marŝon, nome la vivon de la ĉinaj antikvaj rajdosoldatoj. La kanto esprimis la senton kaj gvidis vin al la ritmo de la antikva batalkampo."
De dek jaroj, la rokmuzika bando jam eldonis 6 specialajn kolektojn de kantoj kaj okazigis kelkdekajn prezentojn. Ili gajnis bonan publikan laǔdon. Pri la diferenco inter la urbo Chengdu kaj aliaj urboj, Joshua diris, ke la vivritmo de la urbo Chengdu estas ekster la ordinareco. Ili sentas komforte kaj tio ankaǔ liveras bonan kondiĉon por la disvolvo de la bando.
Joshua kaj Heather vivis en la urbo Chengdu pli ol 10 jarojn. Por ili, la urbo Chengdu jam estas la dua hejmloko. Nun ili havas filinon kaj ĝemelajn filojn. Ili vivas feliĉe. Joshua diris, ke ili volas daǔre vivi en Chengdu kiel por la vivo, tiel ankaǔ por la laboro. La plej grava afero estas persiste iri antaǔen.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |