Vizitu Forumon

Popularigo de poŝtelefonoj en Afriko akcelas disvolviĝon de la movebla interreto

(GMT+08:00) 2014-05-20 15:57:55     Redaktoro:Selena

Lastatempe Winnie Mitullah, profesoro de Instituto pri Esploro de Disvolvado de Najrobia Universitato publikigis iun enketan rezulton, kiu montris, ke nuntempe la populariga proporcio de poŝtelefonoj en Afriko estas pli ol 80%, kaj en Alĝerio kaj Serbio la cifero estas 98%. Sekve estas Sud-Afriko, Kotedivoiro kaj Kejno, estas 93%. Analizantoj montris, ke mankas bazaj instalaĵoj pri fiksaj telekomunikaj teknikoj, plie kosto por uzado de la larĝa bendo estas alta, ĉio ĉi rezultigis tion, ke afrikaj poŝtelefonaj uzantoj trans la tradicia interreta epoko, rekte eniris en la epokon de movebla interreto.

Dank' al plivastigo de la movebla interreto en Afriko, iuj kompanioj, kiaj Twitter kaj Facebook kaptis la bonŝancon kaj ekspluatis la afrikan merkaton. Ankaŭ financaj servoj per poŝtelefonoj estas livereblaj. Laŭ esploro de la profesoro Winnie Mitullah, Kejno estas en antaŭa vico en uzado de poŝtelefonaj pago kaj transpago el unu konto en alian, 71% intervjuitoj esprimis, ke ili uzis poŝtelefonan financan servon. En Tanzanio, Liberio kaj Sudano la cifero respektive estas 40%, 39% kaj 38%. Ekonomikistoj prognozis, ke sekve de popularigo de poŝtelefonoj en Afriko, poŝtelefonaj bankoj kaj pagoj probable fariĝos plej popularaj financaj servoj, anstataŭ tradiciaj servoj, kiaj bankkarto kaj kredi-karto.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto