Vizitu Forumon

Popularigo de poŝtelefonoj en Afriko akcelas disvolviĝon de la movebla interreto

(GMT+08:00) 2014-05-20 15:57:55     Redaktoro:Selena

Cetere disvastigo de la movebla interreto faciligas liveri kuracajn kaj agrikulturajn informajn servojn en Afriko. Nuntempe en multaj afrikaj landoj establiĝis prisanaj informaj platformoj per movebla interreto, sur kiuj malsanuloj povas ricevi informojn pri hospitaloj kaj kuracistoj, ili eĉ povas konsulti kuraciston surrete. Samtempe ankaŭ troviĝas koncernaj retejoj por publikigi informojn pri komerco, agrikulturo, klimato, laboro kaj tiel plu, ĉio ĉi tio liveras oportunecon por la vivo kaj laboro de lokanoj.

Kompreneble ankoraŭ restas kelkaj faktoroj, kiuj retenas pluapaŝan disvolviĝon de la movebla interreto en Afriko. Ekzemple fari trejnon al sciencaj kaj teknikaj talentuloj; liveri stabilajn politikan kaj socian medion kaj monsubtenon al koncernaj sciencteknikaj kompanioj; relative alta telekomunika kosto limigas tempon kaj oftecon en poŝtelefona intereto fare de afrikaj poŝtelefonaj uzantoj; bazaj instalaĵoj restas esti plibonigota.

Tamen analizantoj montris, ke kvankam ekzistas kelkaj problemoj, tamen ĝi ja liveras bonŝancon al afrikaj landoj kaj entreprenoj kaj radikale ŝanĝas vivmanieron de afrikanoj, tial tio havas vastan perspektivon en Afriko.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto