Vizitu Forumon

La pitoreskejo Wulingyuan

(GMT+08:00) 2014-07-01 17:20:26     Redaktoro:Selena

El: Zhou Changguo/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Zhangjiajie, alinome la monto Qingyan, estas la unua ŝtatnivela arbara parko. Tie staras 3 000 apikaj rokoj, kies kvar flankoj ŝajne estis tranĉitaj kaj aspektas kiel klifoj. Inter ravinoj estas trovitaj akvofluoj fluantaj tutjare, kaj ĉio ĉi konsistigas belajn pejzaĝojn.

En la naturparko Suoxiyu riĉas je montpintoj kaj akvofaloj kaj vidiĝas pli ol 200 vizitindejoj.

Tianzishan troviĝas en la plej alta situo, kies ĉefpinto estas alta je 1 250 metroj. Enirinte en la arbaron, oni povas vidi flaŭron buntan kaj tavolan. Estas tre majeste. En la naturparko vidiĝas kvar spektakloj: nubo kaj nebulo, lunluma nokto, suna radio kaj vintra neĝo.

Zhangjiajie, Suoxiyu kaj Tianzishan estas interligitaj kaj diferencas inter si. Ili dependas unu de la alia kaj forte kontrastas unu kun la alia, kaj tiel bone formas grandiozan kaj belan vidaĵon.

En 1992 la pitoreskejo Wulingyuan estis elektita kiel monda natura heredaĵo. Monda Heredaĵa Komitato tiel taksas: Wulingyuan, areanta je 26 000 hektaroj, situas en Hunan-provinco, centra ĉina landparto. Ĝi havas multajn grandiozajn pejzaĝojn, kaj inter ili la plej okulfrapaj estas pli ol 3 000 sabloŝtonaj kolonoj kaj montpintoj. Irante en la primitiva arbaro, turistoj povas ofte renkontiĝi kun ili inter montpintoj kaj arboj, ĉe fontoj aŭ en la ravinoj. Cetere en Wulingyuan ankoraŭ vivas grandnombraj endanĝerigitaj plantoj kaj bestoj, kiuj estas ĉe la rando de pereo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto