Vizitu Forumon

Hari Om, la unua homo enkondukinta hindan klasikan dancon en Hongkongon

(GMT+08:00) 2014-08-06 16:40:56     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ 4 mil jaroj estis danco en Hindio. La libro Danco verkita de Bharatamuni en sanskrito antaŭ 2 mil jaroj estas la plej frua verkaĵo pri danco en la mondo. Ĝis nun jam estas 180 specoj de danco en Hindio. Hindaj dancistoj havas siajn proprajn stilojn.

Hari Om estas dancisto veninta el Kuchipudi de Andra Pradesh en Hindio. En 2003, 25-jaraĝa Hari venis al Hongkongo kaj unuafoje alportis la dancon Kuchipudi tien. Li estas la unua homo enkondukinta hindan klasikan dancon en Hongkongon.

La danco Kuchipudi estas unu el la ses hindaj klasikaj dancoj kaj originis en Andra Pradesh en la 3-a jarcento. Antaŭe la danco estis prezentita nur en ofera akvidado de templo. Nun ĝi jam fariĝis mondfama hinda danco.

Same kiel multaj hindaj artistoj Hari naskiĝis en artista familio. Lia patrino estas kantisto. En lia familio troviĝas violonisto kaj dancoinstruisto. Influite de sia familio Hari komencis lerni la dancon Kuchipudi, kiam li estis 3 jaraĝa. Dum la 12-jara lernado li multfoje prezentis la dancon kune kun famaj dancistoj kaj akiris kelkajn premiojn.

En 2003, invitite de sia lernanto Hari venis al Hongkongo por instrui la dancon Kuchipudi. Li nur havis 4 lernantojn en la komenco, ĉar la plejparto de la ĉinoj ankoraŭ ne konis la dancon. Ankaŭ la granda diferenco de vivmanieroj inter Ĉinio kaj Hindio kaŭzis al Hari maloportunecon.

"Fakte, en la antaŭaj 6 monatoj, mi volis reveni al Hindio ĉiutage. Mi ne sciis, kie mi povas aĉeti hindajn manĝaĵojn. Tamen mi diris al mi mem, ke mi estas la unua instruisto de hinda danco ĉi tie, kaj mi ne devas forlasi. Poste mi amikiĝis kun multaj lokanoj kaj ekŝatis la lokon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto