Vizitu Forumon

Hari Om, la unua homo enkondukinta hindan klasikan dancon en Hongkongon

(GMT+08:00) 2014-08-06 16:40:56     Redaktoro:Pluveta

La hinda klasika danco profunde rilatas al religio. Por ĉinoj estas malfacile lerni la dancon. Tamen filmoj de Bolivudo estas bone konataj de ĉinoj, tial Hari decidis instrui dancojn de Bolivudo por absorbi plimultajn lernantojn. Tagon post tago multiĝis la lernantoj. Pasis kelkaj monatoj. Hari reinstruis la klasikan dancon de Hindio.

En 2000, Hari opiniis, ke liaj lernantoj povas fari prezentadon sur scenejo. Li gvidis siajn lernantojn prezenti en Hindio. La hinda popolo varme bonvenigis la prezentadon.

"La hindaj spektantoj surpriziĝis pri nia prezentado. Mi postulis, ke miaj lernantoj bone komprenu la signifon de ĉiuj pozoj. La prezentado profunde impresis la lokanojn, kaj nun ili invitas nin ĉiujare."

Por ke la lernantoj amplekse konu la dancan kulturon de Hindio, Hari ankaŭ invitis hindajn famajn dancistojn al Hongkongo.

"Ĉiuj instruistoj havas siajn proprajn karakterizojn. Mi invitis aliajn instruistoj al Hongkongo, tial miaj lernantoj povas lerni de ili."

Sinjorino Luo Qifen lernis la dancon Kuchipudi 6 jarojn. Komence ŝi lernis la dancon de Bolivudo Sekve de kompreniĝo pri la hinda kulturo ŝi interesiĝis pri la hinda klasika danco. Ŝi opiniis, ke la danco Kuchipudi ne nur konsistas el belaj pozoj, sed ankaŭ alportas al ŝi grandan spiritan forton. Ŝi diris,

"Post lernado de hinda danco mi pli profunde konas la hindan kulturon. Oni ne povas ellerni la hindan dancon en mallonga tempo. Ju pli vi multe konas la hindan kulturon, des pli vi bone prezentas la dancadon."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto