Venis la ekzerca tempo. La lernantoj kolektiĝis sur la sportejo. Ili kune dancis la lokan dancon Xianzi. Zhang Jiuling, estro de la lernejo, konigis, ke la regiono Changdu estas hejmloko de la danco Xianzi, kiu estas ŝtata nemateriala kultura heredaĵo. Enlernejiĝinte la studentoj komencas lerni la dancon por bone heredi la kulturon.
"Mi opinias, ke en naciminoritata regiono la edukado devas havi lokan trajton. Oni devas ekspluati la naciminoritatan kulturon. La tibeta danco Xianzi estas la trajto de nia lernejo. Ni trejnis ĉiujn lernantojn en lernado de la danco."
1 2 3