Vizitu Forumon

Heredo en kantoj

(GMT+08:00) 2014-10-31 10:01:28     Redaktoro:Xiong Shan

Du Xiulan (maldekstre) kaj Du Xiuying

De infaneco maljunulino Du Xiulan, kiu estas 72-ajara, kaj ŝia fratino Du Xiuying, kiu estas pli aĝa je 3 jaroj ol Du Xiulan, lernis popolkantojn el sia patro. Ilia patro ofte kantis dum laboro kaj vivo, kaj ankaŭ Du Xiulan kaj Du Xiuying senbrue fariĝis famaj popolkantistinoj en tiu loko. Antaŭ kelkaj jaroj, ili estis difinitaj kiel daŭrigantoj de ŝtata nemateria kultura heredaĵo.

La du maljunulinoj respektive havas siajn disĉiplojn. Se ili havis tempon, ili malavare instruis ĉiujn popolkantojn de jugur-nacieco al siaj disĉiploj. Krome ili instruas popolkantojn al infanoj en la popolkanto-klaso.

De la jaro 2010, en ĉiuj someraj ferioj, iu asocio por publika bono en Universitato Lanzhou okazigis popolkanto-klason de jugur-nacieco en la gubernio Sunan kaj organizis lernantojn en elementa lernejo lerni la jugur-lingvon kaj kanti jugur-popolkantojn.

Estas triafoje, ke 11-jara knabino Zhang Xinyu partoprenas en la klaso de jugur-popolkanto. Ŝi diris al raportistino, ke kvankam en hejmo ŝia patrino uzis jugur-lingvon por fari simplan komunikadon, tamen pro okupiteco ŝia patrino ne havas tempon instrui al ŝi jugur-lingvon. En la klaso, ŝi povas lerni multajn novajn jugur-vortojn kaj jugur-popolkantojn. Ŝi diris, ke kompare kun aliaj eksterprogramaj klasoj, ŝi preferas ĉi tiun popolkanto-klason. Eĉ kiam ŝi estis malsana, ŝi persistis en la lernado. Kial la knabino Zhang Xinyu havas tian persiston? Ŝi diris: "Ĉar mi povas daŭrigi la jugur-kulturon kaj la jugur-lingvo ne estos perdita."

Pro tiu simpla kialo, Zhang Xinyu, Du Xiulan kaj Du Xiuying, tiuj gefiloj de jugur-nacieco propramove prenas sur sin la respondecon daŭrigi la jugur-lingvon kaj jugur-kulturon. Sub helpo de diversaj departementoj de la registaro kaj neregistaraj organizoj, ili faras sian plejeblon por daŭrigi la jugur-popolkantojn.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto