Vizitu Forumon

Vizito en la templo Taer

(GMT+08:00) 2014-11-18 10:27:37     Redaktoro:Selena

Ĉu vi iam pensis, ke survoje al la hejmo, subite venas al vi la ideo pri vojaĝo kun via amiko. Vi du tuj ekveturas per aŭto. Akompanate de popolkantoj, vi trapasas la monton kaj la maron. Etendante la manojn tra la fenestron, vi ŝajne tuŝas vesperkrepuskon kaj steloplenan ĉielon per fingroj…Lastatempe Lucia kaj Selena faris tian vojaĝon al Qinghai-provinco. Ni faris viziton al la templo Taer kaj gastis ĉe lamao Ngawang. Estas tre speciala travivaĵo.

La templo Taer situas en la gubernio Huangzhong, 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai. Ĝi ricevis la nomon pro granda arĝenta turo, kiu estas memora al Tsongkhapa, kreinto de la tibeta budhismo Gelug.

La templo Taer estas centro de la tibeta budhismo en la ĉina nordokcidenta landparto kaj ĝuas grandan reputacion en Ĉinio kaj sudorienta Azio. Dalai-Lamaoj la 3-a, la 4-a, la 5-a, la 7-a, la 13-a kaj 14-a kaj Banchan-Lamaoj la 6-a, 9-a kaj 10-a okazigis religian agadon en la templo.

Buteraj floroj, murpentraĵoj kaj brodaĵoj estas tri elstaraj artaĵoj de la templo. Cetere en la templo konserviĝas multaj akademiaj dokumentoj pri historio, literaturo, filozofio, medicino kaj leĝo. En ĉiu jaro la templo okazigas kvar religiajn ceremoniojn, kiuj altiras al si atenton de multaj homoj. Lamao Dorje sciigis al ni, ke multaj lamaoj faras buterajn florojn por bonvenigi la ceremoniojn. Li diris:

"Ĝenerale pli ol 20 lamaoj faris buterajn florojn por tiuj kvar ceremonioj. La esprima enhavo de buteraj floroj estas tre vasta inkluzive de budhaj rakontoj, historiaj rakontoj, legendoj, teatraj rakontoj kaj aliaj. Multas specoj de la buteraj skulptaĵoj: la suno, la luno, la steloj, floroj, herboj kaj arboj, birdoj, bestoj, domoj, pavilonoj, diversaj dioj, kaj budhoj, ĉiuj povas esti skulptataj el butero."

Buteraj floroj estas alinomataj artaĵoj de buterskulptado. La maniero de skulptado estas reala kaj esprimplena, fidela kaj pitoreska, kun tre arta nivelo.

La buteraj floroj laŭ la mezuroj kaj utiloj sin dividas en du specojn: malgrandaj buteraj floroj por kultejo kaj grandaj buteraj floroj por spektado. Buteraj floroj por kultejoj estas delikataj en modlado, kolorriĉaj kaj enhave plenaj de feliĉo kaj ĝojo. Ofte oni kune eksponas dekojn da aŭ centojn da buteraj floroj kun humurplena stilo.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto