Vizitu Forumon

Vizito en la templo Taer

(GMT+08:00) 2014-11-18 10:27:37     Redaktoro:Selena

Dum vizito en la templo, ni renkontis lamaon Ngawang, kiu invitas nin gasti ĉe lia loĝejo.

Irante en la loĝejon, ni vidis du lamaojn, kiuj voĉlegis sutrojn. Ili estas samĉambranoj de lamao Ngawang. Ŝajne tio estas ilia normala laboro. Estas tre speciala travivaĵo por ni viziti loĝejon de lamaoj. Ni sidis ĉe lamaoj kaj fotografis ilin, kiuj silente murmuris ĉe fenestro kun memkontenta maniero. Mi ne povas imagi antaŭe, ke mi havas tian ŝancon kunesti kun lamaoj en unu ĉambro, kio estas tre eksterordinara kaj mistera. Ili sincere parolis kun ni kaj demandis, ĉu ni volas trinki teon? manĝi ion? Aŭ ĉu ni sentas malvarmon en la ĉambro?

Fininte voĉleĝon niaj novaj lamao-amikoj prenis poŝtelefonon kaj komunikis kun siaj amikoj per ĉina populara socia retejo Weixin (ĉina Tŭitero). Estas tre interese, ke lamaoj uzas poŝtelefonon. Kompreneble ni devas konfesi, ke ni ĉiuj vivas en la moderna mondo kaj ne povas rezisti kontraŭ tia oportuneco.

Adiaŭinte ni gastis ĉe iu tibeta restoracio Zangxiangge en Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco. Mastro Zhou Jiaka laboris en "Makye Ame"---iu fama restoracio kun la tibeta stilo en Pekino.

"La restoracio estas lernejo por multaj tibetaj junuloj. Mi lernis multe de la restoracio. Nun mi posedas mian propran restoracion."

Se vi interesiĝas pri la mistera tibeta budhismo, venu al Xining kaj al la templo Taer. Eble vi havos tian eksterordinaran travivaĵon, same kiel ni.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto