Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Zhou Enlai

(GMT+08:00) 2014-12-17 10:15:26     Redaktoro:Xiong Shan

En la 12-a de decembro de 1936 Zhang Xueliang kaj Yang Hucheng agis la Eventon de Xi'an kaj postuli al Jiang Jieshi, gvidanto de la Kuomintango, ĉesigi la intercivitanan militon kaj kune fari la Kontraŭjapanan Rezistmiliton. Reprezentante Komunistan Partion de Ĉinio, Zhou Enlai venis al Xi'an fari intertraktadon kun la Kuomintango. Li akcelis la duan kunlaboron inter KPĈ kaj la Kuomintango kaj aranĝis unuecan fronton de la Kontraŭjapana Rezistmilito.

De aprilo ĝis junio de 1945 okazis la 7-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Zhou Enlai estis elektita kiel membro de la Centra Komitato de KPĈ, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Centra Komitato de KPĈ. En aŭgusto de 1945 fondiĝis la Revolucia Milit-Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ, Mao Zedong estis prezidanto kaj Zhou Enlai vic-prezidanto.

En 1945 post la fino de la Kontraŭjapana Rezistmilito, akompanante Mao Zedong, Zhou Enlai venis al la urbo Chongqing fari intertraktadon kun la Kuomintango kaj mildiĝis la duflankaj rilatoj inter KPĈ kaj la Kuomintango.

Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Zhou Enlai servis kiel ĉefministro de la ĉina ŝtata konsilantaro kaj ministro pri eksteraj aferoj. Respondante pri aferoj de KPĈ kaj de la lando, Zhou Enlai kaj Mao Zedong kune planis vojon, direkton kaj politikon de socialisma konstruado kaj propre faris kaj aranĝis la plenumadon de la kvinjara plano.

Dum lia servoperiodo, Zhou Enlai subtenis akvoutiligan konstruon kaj nacidefendan teknikan disvolvon. Li prezidis konstrui la akvoutiligan projekton Gezhouba kaj estis ĉefdirektoro de la projektoj de nuklea misilo, misilo kaj artefarita satelito. Li donis precipan atenton pri laboroj pri unueca fronto, intelektulo kaj kulturo, kaj moderna konstruado de la armeo.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto