Vizitu Forumon

La Popola Verkisto –memore al Bakin por lia 110-a datreveno de naskiĝo

(GMT+08:00) 2014-12-19 09:03:30     Redaktoro:Li Lu

Ĉina Esperantisto sinjoro Zhu En el Huipu Mezlernejo de la urbo Linhai sub la provinco Zhejiang, kiel unu nura reprezentanto el mezlernejaj instruistoj, ĉeestis al la seminario, kaj faris raportojn kun la temoj respektive: la Bakin-a Idealismo pri Eduko, Bakin kaj Entomologo Chou Io kiel sia perioda atingo en esplorado pri Bakin, kaj Bakin kaj Esperanto, kiel la monografia atingo ĉirilate.

Bakin eklernis Esperanton 17-jara, en 1921, en Ŝanhajo. Tri jarojn poste (1924) li estis en Nankino kaj eĉ pli diligente lernis la lingvon kaj amaskvante legis Esperantajn librojn. En 1928 li studis en Parizo, kie li konatiĝis kun s-ro Hujucz. Ambaŭ grande amikiĝis inter si kaj kune aktivis en la ĉina E-movado.

Bakin sin okupis frutempe pri verkado kaj tradukado el la Esperanta literaturo. Li uzis Esperanton kiel fonton por siaj tradukaĵoj kaj por riĉigo de la ĉina kulturo. Kiel esperantisto, li ĉinigis la romanon Printempo en la Aŭtuno de Julio Baghy, kaj mem verkis la romanon Aŭtuno en la Printempo, kiu estis poste esperantigita de akademiano Laŭlum (Li Shijun) en 1980. Dum la jaroj de 1930 ĝis 1943 li sinsekve tradukis pere de Esperanto literaturaĵojn, kiaj "La Floro de l' Pasinto" de E. De Amicis, "Danco de Skeletoj" de Akita Ujhaku kaj "La Morto de Danton" de A. Tolstoj kaj aliaj.

Inter liaj centoj da eseoj estas tiuj, kiuj temas pri Esperanto. Ni mencias ĉi-tie artikolon titolitan "Esperanto" kaj antaŭparolon por la Esperanta traduko de lia libro La Familio. Li multe parolas pri Esperanto aŭ esperantistoj en siaj eseoj. Tio montras lian konstantan amon al Esperanto. Decembre de 1981, Bakin kune kun Hujncz iniciatis la fondon de Ĉina Amikaro por Esperanto, venigante famajn aŭtorojn de Ĉinio al la Amikaro. Tamen li ne multe aktivis en la movado, kvankam en 1980 li flugis al Stokholmo por partopreni en la 65-a Universala Kongreso de Esperanto kaj estis ŝtata komitatano de la 71-a UK okazinta en Pekino, 1986.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto