Vizitu Forumon

La Popola Verkisto –memore al Bakin por lia 110-a datreveno de naskiĝo

(GMT+08:00) 2014-12-19 09:03:30     Redaktoro:Li Lu

Kiel fama aŭtoro, liaj verkoj Trilogio Amo ( Nebulo, Pluvo, Fulmo) kaj Trilogio Torento (La Familio, Printempo, Aŭtuno) kaj aliaj estas tradukitaj en kelkajn lingvojn, interalie ni havas la esperantan version de la libroj La Familio kaj Frosta Nokto .

Li estis prezidanto de Ĉina Verkista Asocio dum la jaroj 1981 kaj 2005. Liaj verkoj estas kompilitaj en 26 volumoj, kaj tradukaĵoj en 10 volumoj.

Sinjoro Zhu En de multaj jaroj esploras pri Bakin,precipe en kadro de Esperanto. En la 92-a UK okazinta en Jokohamo, Japanio, 2007, sinjoro Zhu En prezentis al la Internacia Kongresa Universitato raporton titolitan Esperanto kaj Bakin---Esperanto en la tuta vivo de Bakin, kiu aperis en la UEA-reto per la resumo de 4 lingvoj angla, franca, japana kaj Esperanto. La tutteksto estis komplita en la menuaro de la IKU-libro 2007. Krome sinjoro Zhu En esperantigis la prozojn de Bakin, La suno, La Luno kaj Patrino instruis al mi la vorton: Amo, kiu aperis en la organo de EPĈ en la jaro 2004.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto