Vizitu Forumon

"Cent-familia Festeno" en Dong-nacieca Vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-06-16 16:50:56     Redaktoro:Selena

El: Gong Pukang/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Unue ni parolu pri "Cent-familia Festeno. Legendo diras, ke en la antikveco foje la vilaĝo de Dong-oj estis atakita de diluva monstro, kaj baldaŭ la riz-kampo estis subakvigota, domoj detruotaj kaj vilaĝanoj englutotaj de la diluva monstro. En tiu kriza momento, subite alflugis el la ĉielo heroo, kiu, per siaj fortaj flugiloj, frakasis la diluvan monstron je ĝia spino. Por esprimi sian respekton al la heroo, ĉiu familio de Dong-oj invitis la heroon al sia hejmo por manĝado. Tamen bedaŭrinde, la heroo devis forlasi la vilaĝon matene de la sekvanta tago, kaj ne eblis por li gastiĝi ĉe ĉiu familio. Kion fari? Iu ĉarma knabino elpensis bonan ideon: Ĉiu familio kuiru siajn plej frandajn pladojn, kaj poste la tuta vilaĝo okazigu la komunan festenon honore al la heroo. Ĉar la festeno koncentris la bongustaĵojn el ĉiuj familioj de la vilaĝo, tial oni nomis tion "Cent-familia Festeno". De tiam, ĉiufoje, kiam alvenis honorindaj gastoj aŭ okazis ĝojiga afero al la vilaĝo, oni aranĝas "Cent-familian Festenon", kaj tiu kutimo daŭras ĝis nun.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto