Vizitu Forumon

Konsekvencis sekurec-koncepto de la ĉina armeo en pasintaj dek jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-14 17:34:14

En okuloj de observantoj pri milita sekureco, pasintaj dek jaroj estas periodo, en kiu okazis granda ŝanĝiĝo por la monda situacio de la milita sekureco. En tiuj jaroj en multaj lokoj furiozis milito, tamen la ĉina popolo povis ĝui la ĝeneralan situacion de paca disvolviĝo. Persisto en defensiva nacidefenda politiko estas konsekvenca promeso de la ĉina armeo al la popolo kaj la mondo. En la pasintaj dek jaroj, kiel grava forto por protekti la mondan pacon, la ĉina armeo koncentris sian penon sur rapidigon de informadika konstruado kaj turnon de batalforta produkto-modelo, kaj tiel la armeo senĉese altigis sian kapablon reteni militon. Lastatempe serioj da novtipaj ekipaĝoj sin montris al la publiko, kaj la internacia socio supozis, al kia nivelo atingis efektiva forto de la ĉina armeo. Plej grave estas, kian sekurec-koncepton posedas la armeo. En la 5-a de novembro en Pekino, korpusa generalo Qi Jianguo, vic-stabestro de Ĉina Popola Liberiga Armeo, eksplikis sian opinion pri la regiona sekureca situacio. Per tio oni povas trovi respondojn pri la menciitaj demandoj.

"En tia epoko, lando, kiu volas fari disvolviĝon, devas lasi al aliaj landoj evolui; havi sekurecon por si mem, necesas doni sekurecon al aliaj; kaj se oni volas havi pli bonan vivon, necesas lasi al aliaj ĝui bonajn vivkondiĉojn. Man-en-mana kunlaboro kaj helpo rezultigos reciprokan utilon kaj ambaŭ-venkon kaj protektos sekurecon kaj stabilecon de nia komuna hejmloko. "

Okaze de la 18-a Tutlanda Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio, la ekstera mondo donas al tia esprimo de la altrangulo pli multajn enhavojn, konsiderante ke Ĉinio plue posedos sekurec-koncepton reciprok-fidan, reciprok-profitan, egalan kaj kunlaboran.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto