Vizitu Forumon

Konsekvencis sekurec-koncepto de la ĉina armeo en pasintaj dek jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-14 17:34:14

Fakte en la lastaj dek jaroj, la ĉina armeo pli ofte aperis sur la monda milita scenejo. Ili aktive partoprenis en internaciaj aferoj, plivastigis la militajn rilatojn kun la ekstera mondo, establis la militajn rilatojn kun pli ol 150 landoj, disvolvis strategian interkonsiliĝon kaj pridefendan dialogon kun defendaj departementoj kaj armeoj de 22 landoj, faris pli ol 50 komunajn ekzercadojn kun armeoj de pli ol 30 landoj kaj pliigis amikecan kontakton kaj militan reciprokan fidon kun armeoj de diversaj landoj. En pasintaj dek jaroj, personoj senditaj de Ĉinio al 23 pacprotektaj agadoj de UN kalkuliĝis al 20 miloj da homfojoj. Samtempe Ĉinio aktive partoprenis en konvoja tasko en la maro de Adena Golfo kaj Somalio, kaj sume 31 eskortŝipoj plenumis la taskon.

Milita fakulo Li Li opinias, ke en la lastaj dek jaroj defio tra la tuta terglobo estis pli elstara. Milita minaco ne reduktiĝis kaj regionaj konfliktoj leviĝis unu post alia. Nuntempe ankaŭ Ĉinio frontas al disputo pri teritorio ĉe Orienta Ĉina Maro kaj Suda Ĉina Maro. Kiel protektanto de teritorio kaj suvereneco, la ĉina armeo tenas sinregon, tamen altranguloj de la armeo emfazis en pluraj okazoj fidon kaj kapablon de la armeo por defendi teritorion kaj suverenecon kaj protekti marajn interesojn de la ŝtato.

Ĉina nacidefenda ministro Liang Guanglie esprimis, ke la sekureca situacio alfrontata de Ĉinio estas ne kontentiga, tamen Ĉinio ĉiam persistas en defensiva nacidefenda politiko, kaj tio ne kaŭzos minacon al ajna lando.

                                                                                                          Selena


1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto